Nadija Hordijenko Andrianova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nadija Hordijenko Andrianova
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1921 (1921-12-15)
en Vasilkiv
Morto 27-an de marto 1998 (1998-03-27) (76-jaraĝa)
en Kievo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco UkrainioSovetunio
Alma mater Faculty of Philology of the State University of Kyiv
Okupo
Okupo tradukistoesperantistoverkisto
vdr

Nadija Hordijenko ANDRIANOVA (naskiĝis 1921, mortis 1998) estis ukraina Esperanto-verkistino. 25 jarojn ŝi estis fakdelegito pri literaturo kaj ĵurnalismo en Kievo (Ukrainio). Ŝi estis aŭtoro de originalaj poemaroj kaj tradukoj.

Verkistino, ĉefe poetino, ŝi publikigis recenzojn kaj tradukojn el la rusa kaj ukraina en Paco, Hungara Vivo kaj aliaj Esperanto-revuoj; tradukis kaj redaktis la poemaron Liriko de Lesja Ukrajinka (1971) kaj Ukrainaj Popolaj Fabeloj (1983). Ukrainigis E-verkojn de Sándor Szathmári kaj Tibor Sekelj por la revuo Vsesvit. En 1987 Hungara Esperanto-Asocio eldonis ŝian "lirikan aŭtobiografion" Vagante tra la Mondo Maltrankvila. Skribis ukrainlingvan porinfanan libron pri Vasilij Eroŝenko; tradukis ukraine el rusa kaj Esperanto kaj kompilis elektitan verkaron de liaj verkoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Monumentoj de l' eterna amikeco; Renkonto kun Baba Paraŝkeva; Disiĝo kun Rodopoj; Glorkanto al Jambol; Glorkanto al Esperanto (En: Bukedo, p. 64 - 74)
  • Vagante tra la Mondo Maltrankvila (originala poemaro, Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1987. - 102 p. - ISBN 963-571-182-4)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Nadija Hordijenko Andrianova » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
  • Ukrainaj Popolaj Fabeloj (Sofija: BEA, 1983. - 76 p.)
  • Lesja Ukrajinka: Liriko (Kievo: Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Ukrainiaj Esperantistoj, 1971. - 86 p. : ilustr.)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.