Nadine Gordimer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nadine Gordimer kun David Grossman (2007)

Nadine GORDIMER (naskiĝis la 20-an de novembro 1923, mortis la 13-an de julio 2014)[1] estis sud-afrika verkistino.

Gordimer naskiĝis en Springs, Transvaal. La ĉefa temo en ŝia verkaro estas la rasa apartismo kaj ties malbonaj efikoj kaj por la blanka kaj por la nigra loĝantaro de Sud-Afriko. Ŝi membris en ANC la partio de Nelson Mandela kaj aktivis por homaj rajtoj.

En la jaro 1974 ŝi ricevis la Premion Booker kaj en 1991 ŝi estis honorata per la Premio Nobel de Literaturo.


Listo de verkoj

  • The Lying Days ("La mensogaj tagoj", 1953)
  • A World of Strangers ("Mondo de nekonatuloj", 1958)
  • Occasion for Loving ("Okazo por amado", 1963)
  • Not for Publication ("Ne por eldono", 1965)
  • The Late Burgeois World ("La forpasinta etburĝa mondo", 1966)
  • The Conservationist ("La konservisto", 1974)
  • Burger’s daughter ("La filino de Burger", 1979)
  • July’s People ("La popolo de julio", 1981)
  • Something Out There ("Io tie for", 1984)
  • Lifetimes: under apartheid ("Vivodaŭroj: sub rasapartigo", 1986)
  • A Sport of Nature (1987)
  • My Son’s Story ("La rakonto de mia filo", 1990)
  • None to Accompany Me ("Neniu por akompani min", 1994)
  • Writing and Being ("Skribado kaj estado", 1995)
  • The House Gun (1998)
  • The Pickup (2001)

Referenco

  1. france http://www.lemonde.fr/disparitions/article/2014/07/14/deces-de-la-prix-nobel-de-litterature-sud-africaine-nadine-gordimer_4457018_3382.html (konsultita je 2014-07-15)