Nadja Petrova
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 23 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Nadeĵda (Nadja) Petrova (Надежда Петрова) estas rusa tenisistino. Ŝi naskiĝis la 8-an de junio 1982 en Moskvo, do nun estas 30-jara. Ekde la jaro 1999 ŝi estas tenisa profesiulo. Inter alie ŝi en 2007 kune kun la samlanda tenisisto Dmitrij Tursunov (Дмитрий Турсунов) gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.

