Dukto (transporto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Naftodukto)
Plialtigita parto de la Trans-Alaska Nafto-Dukto

Dukto estas tubo kiu gvidas movon de likvaĵo, gaso, ŝutaĵo aŭ io alia.

Duktoj uziĝas por la transporto aparte de nafto kaj gaso tra grandaj distancoj, ĉar transportado per ili malgraŭ grandaj konstruokostoj estas pli malmulte kostas ol per ŝipegoj. Iuj duktoj longas plurajn milojn da kilometroj, ekzemple tiuj el Siberio al Centra Eŭropo aŭ de Alasko al la resto de Usono.

Gasa dukto de Fahud al Sohar (Omano) ekzemple havas tuban diametron de 81 centimetroj kaj ĉiutage transportas 22,8 milionojn da kubaj metroj da gaso tra distanco de 305 kilometroj. La dukto inter Saih Nihajda kaj Salalah, same en Omano, kiu longas 700 kilometrojn, havas diametron de 61 centimetroj kaj ĉiutage transportas 5 milionojn da kubaj metroj da gaso. La germania dukto de Wilhelmshaven ĉe la Norda Maro al Wesseling apud Kolonjo havas diametron de 71 centimetroj kaj ĉiutage transportas 15,5 milionojn da kubaj metroj da nafto.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]