Naftodukto Keystone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
מסלול הצינור
La roto de ka naftodukto

La Naftodukto Keystone (Keystone Pipeline System) estas duktosistemo por transporti sintezan nafton kaj diluitan bitumenon el la naftosablo Athabasca Oil Sands en nordorienta Alberta, Kanado, al naftorafinejoj en Ilinojso (3456 km) kaj Oklahomo (480 km), kaj plu al la usona golfo (parto XL, dum konstruado, 700+529 km, planita je 2013). Ĝi konsistas el la funkcia naftodukto "Keystone Pipeline" (3456+480 km) kaj la proponita dukto Keystone XL (Keystone Expansion, 700+529 km). Keystone XL alfrontis procesojn de naftorafinejoj, kritikon de ekologiistoj kaj de kelkaj membroj de la Usona Kongreso. La U.S. Department of State en 2010 etendis la tempolimon por federaciaj agentejoj por decidi ĉu la dukto estas nacia intereso.

La projekton proponis TransCanada Corporation la 9-an de februaro, 2005. La National Energy Board de Kanado aprobis la konstruadon de la kanada sekcio de la dukto, transformante parton de la gasdukto de TransCanada's Canadian Mainline al naftodukto, la 21-an de septembro, 2007. En januaro de 2008, ConocoPhillips akiris 50% en la projekto, en junio de 2009 TransCanada reakiris la 50 % kaj iĝis sola posedanto de la projekto. La dukto ekfunkciis en junio de 2010.

La Keystone XL estis proponita en 2008, la National Energy Board de Kanado aprobis ĝin en marto de 2010. La projekton kontraŭas multaj ekologiaj grupoj en Usono, ĝi estas dum konstruado.