Naftokrizo de 1973

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La naftokrizo de 1973 komenciĝis en oktobro 1973, kiam la membroj de la Organizo de Arabaj Landoj Eksportantaj de Petrolo aŭ la OAPEC (konsistanta el la arabaj membroj de OPEC, kaj plie Egiptujo, Sirio kaj Tunizio) proklamis naftoembargon. Je ties fino en Marto de 1974,[1] la prezo de nafto estis plialtigita el US$3 por barelo al preskaŭ $12.

En la Milito de Jom Kippur de tiu jaro, Egiptujo kaj Sirio, kun la subteno de aliaj arabaj landoj, lanĉis kampanjon kontraŭ Israelon en la plej sankta tago de la juda kalendaro por reakiri arabajn teritoriojn perditaj al Israelo en la Sestaga Milito de 1967.[2] Usono decidis reprovizi Israelon per armiloj kaj kiel reago, la OAPEC decidis rebati, sciigante naftobojkoton kontraŭ Kanado, Japanio, Nederlando, Britio, kaj Usono.[3] Ĝi daŭris ĝis marto 1974.

Kun la operacioj de la arabaj landoj viditaj kiel iniciatado de la naftobojkoto kaj la longperspektiva ebleco de altaj naftoprezoj, interrompita provizo, kaj recesio, forta divido estis kreita ene de NATO. Plie, kelkaj eŭropaj ŝtatoj kaj Japanio serĉis disasocii sin de la usona politiko en la Proksima Oriento. Arabaj petrolproduktantoj ankaŭ interligis la finon de la embargo kun sukcesaj usonaj laboroj por krei pacon en la Proksima Oriento, kio malfaciligis la situacion. Por trakti tiujn evoluojn, la Administracio de Richard Nixon komencis paralelajn intertraktadojn kun kaj arabaj petrolproduktantoj por fini la embargon, kaj kun Egiptujo, Sirio, kaj Israelo por aranĝi israelan retiron reen de Sinajo kaj la Golanaj Altaĵoj. Antaŭ la 18-an de januaro 1974, ministro por eksteraj aferoj Henry Kissinger negocis israelan trup-retiron de partoj de Sinajo. La promeso de intertrakta solvo inter Israelo kaj Sirio estis sufiĉa konvinki arabajn petrolproduktantojn por ĉesigi la embargon en marto 1974.[1]

Sendepende, la OAPEC-membroj uzis sian levilforton super la monda naftoprezo malsupreniranta mekanismon por petrolo por stabiligi siajn realajn enspezojn rilate mondajn petrolprezojn. Tiu ago sekvis plurajn jarojn da krutaj enspezmalkreskoj post la lastatempa fiasko de intertraktadoj kun la plej gravaj okcidentaj naftokompanioj pli frue.

Industriigitaj ekonomioj dependis de nafto, kaj OAPEC estis ilia superrega provizanto. Pro la drameca inflacio travivita dum tiu periodo, populara ekonomia teorio estis ke tiuj prezaltiĝoj devis kulpigi, kiel esti subpremaj de ekonomia agado. Malsama opinio de malplimulto pridubas la kaŭzan rilaton priskribitan per tiu teorio. La laŭcelaj landoj reagis per vasta gamo de novaj, kaj plejparte permanentaj, iniciatoj enhavi sian plian dependecon. La petrola krizo de 1973, kune kun la 1973-1974 borskraŝo, estis rigardita kiel la unua okazaĵo ekde la Granda Depresio se temas pri havi persistan ekonomian efikon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 OPEC Oil Embargo 1973–1974. Alirita 30an de Aŭgusto, 2012.
  2. Farr, Warner D. "The Third Temple's Holy of Holies: Israel's Nuclear Weapons." Counterproliferation Paper No. 2, USAF Counterproliferation Center, Air War College, Septembro 1999.
  3. CHE | Responding to Crisis (26an de Aprilo, 2010). Alirita 2012-08-07.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ammann, Daniel. (2009). The King of Oil: The Secret Lives of Marc Rich. New York: St. Martin‘s Press. ISBN 978-0-312-57074-3. 
  • Alan S. Blinder, Economic Policy and the Great Stagflation (New York: Academic Press, 1979)
  • Otto Eckstein, The Great Recession (Amsterdam: North-Holland, 1979)
  • Mark E. Rupert kaj David P. Rapkin, "The Erosion of U.S. Leadership Capabilities"
  • Paul M. Johnson kaj William R. Thompson, eld., Rhythms in Politics and Economics (New York: Praeger, 1985)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]