Naftoplatformo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naftoplatformo P-51 ĉe marbordo de Brazilo estas fakte duon-submerĝebla platformo.
Tipoj de teknologioj por naftoplatformoj

Naftoplatformo, ofte menciata kiel Petrolplatformo aŭ, iom pli malĝuste, oleoplatformo, estas granda strukturo kun rimedoj por elfosi putojn, elpreni kaj procezi nafton kaj tergason, kaj portempe stoki produkton ĝis ĝi povas esti alportata ĉeborde por refajnigi kaj merkatigi. En multaj kazoj, la platformo enhavas rimedojn por ankaŭ gastigi la laboristojn.

Depende de la cirkonstancoj, la platformo povas esti fiksita al la oceana grundo, povas konsisti el artefarita insulo, aŭ povas esti flosanta.

Malproksimaj submaraj putoj povas esti konektataj al platformo per flutuboj kaj per umbilikaj konektoj; tiuj submaraj solvoj povas konsisti de unu aŭ pliaj submaraj putoj, aŭ de unu aŭ pliaj distribuaj centroj por multaj putoj.