Nagario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nagaria)
Rigveda manuskripto en nagario, komenco de la 19a jarcento.

Nagario[1] (sanskrite देवनागरी devanāgarī aŭ nur नागरी nāgarī) estas skribsistemo uzata por multaj lingvoj de Barato kaj Nepalo, i.a. sanskrito. Ĝi estas ido de la brahma skribsistemo (Brāhmī) kiu aperis jam de 500 a.K. Laŭ kelkaj teorioj, la brahma skribsistemo mem devenas de la Indus-Sarasvati skribsistemo de la 3-a jarmilo a.K., sed tiu aserto ne estas ĝenerale akceptata.

Deva estas la sanskrita vorto por "dio", kaj nagari signifas "urba" (el nagara, "urbo"); la signifo do estas "la skribado de la dia urbo / de la urbo de dioj", aŭ "la dia skribado de la urbo (urbanoj)".

Nagario estas, ekde la 18-a jarcento laŭ okcidenta erao, internacie norma skribsistemo por sanskrito, ĉar tiam oni komencis presigi sanskritajn tekstojn; antaŭ tiu tempo, kiam preskaŭ nur temis pri manskribado, ĉiu skribanto kutime uzis sian lokan skribsistemon. Oni uzas ĝin ankaŭ en Barato por skribi / printi nun tekstojn en prakritoj kaj en palia lingvo. Ĝi ankaŭ estas norma skribo por kelkaj nuntempaj lingvoj de norda Barato kaj Nepalo, kiel hinda, maratia, nepala, bihara, kaŝmira ktp., tiamaniere oni distingas tiujn lingvojn de similaj lingvoj kaj dialektoj skribataj per malsamaj skriboj, ekzemple de urduo skribata per araba skribo, de guĝarata, bengala, panĝaba, orija kaj aliaj lingvoj de norda Hindujo, skribataj per propraj skribosistemoj.

Nagario estas skribata de maldekstre dekstren. Sanskrite la plejparto de verkoj estas origine skribitaj sen intervortaj spacoj (same kiel ĉiuj antikvaj tekstoj, ankaŭ grekaj kaj latinaj en la okcidento), do la supra horizontala lineo estas ŝajne nerompita (krom kiam la litero mem enhavas truon en ĝi), fakte rompita post ĉiu litero (vidu la bildon). En nuntempaj eldonoj de sanskritaj tekstoj, kaj en modernaj lingvoj, oni uzas vortospacojn same kiel en Esperanto. Nagario ne distingas inter majuskloj kaj minuskloj (same kiel origine la okcidentaj skriboj, greka, latina, cirila kaj armena).

Nagario havas 34 konsonantojn (व्यञ्जन vyañjana, legu: vjanjĝana) kaj 12 vokalojn (स्वर svara). Silabo (अक्षर akṣara, legu: akŝara) estas formata per la kombino de nul, unu aŭ multaj konsonantoj kaj unu aŭ nul vokaloj. Laŭ hindaj gramatikoj, ĉiu silabo finiĝas per vokalo; la baza signo ĉiam enhavas la vokalon -a (ekzemple: त = ta, भ = bha), aliaj vokaloj estas markataj per aldonaj diakritaj signoj super, sub, post aŭ eĉ antaŭ la baza litero (ekzemple: ते = te, तू = , ता = , ति = ti, simile भे भु भा kaj भि = bhe, bhū, bhā, bhi), la signo de la 'vokalo nula', aŭ manko de posta vokalo, estas विराम virāma ( ् ), ekzemple त् , भ् = t, bh; do vorto kiu finiĝas per konsonanto laŭ hinda pensmaniero teorie havas je unu silabon pli ol laŭ la okcidenta.

La alfabeta ordo estas sistema (male al tiu de la latina alfabeto, kaj do de la esperanta): unue la vokaloj, poste la konsonantoj; de la konsonantoj unue la langradikaj, poste la palatalaj, supradentaj, dentaj kaj lipaj; inter ĉiu de tiuj kvin listoj unue la plozivoj senvoĉa senaspira, senvoĉa aspira, voĉa senaspira kaj voĉa aspira, kaj fine la nazalo; plej fine iras la duonvokaloj, kaj la spiraj konsonantoj.

Multaj aliaj skribsistemoj laŭ la sama silaba sistemo (adaptita al la respektiva lingvo) estas uzataj en centra, suda kaj sudorienta Azio, de Tibeto al Kamboĝo.

Vokaloj[redakti | redakti fonton]

Baza vokalo Transliterumo Prononco
a mallonga a ; en senemfaza pozicio ofte reduktita al neŭtrala vokalo ("vokalmurmuro") kiel en franca le aŭ en la senemfaza elparolo de la anglaj the, a kaj an.
ā longa a
i mallonga i
ī longa i
u mallonga u
ū longa u
mallonga vokala r, kiel en ĉeĥa Brno (sed nuntempe multaj baratanoj elparolas ĝin kiel ri, srilankanoj kiel ru)
longa vokala r
mallonga vokala l, kiel en ĉeĥa Vltava
longa vokala l
e e (en sanskrito ĉiam longa)
ai aj kun mallonga a
o o (en sanskrito ĉiam longa)
au kun mallonga a
 ः visarga: iom simile al ĥ, sed malpli forta
 ् virāma: forigas aŭtomatan vokalon

Punkto super vokalo aŭ silabo (sanskrite anusvāra, palie niggahīta) nazaligas la vokalon (sed en la praktiko, multaj nuntempe elparolas ĝin kiel la postvokalan ng-sonon de ekzemple la angla sing). Ĝi estas plej ofte transliterata per m kun suba aŭ supra punkto, kaj el tiu fakto devenas kelkaj strangaj esperantovortoj kiel samgo kaj samsaro (preferinde sangho kaj sansaro).

La skribsistemo distingas inter mallongaj kaj longaj a, i kaj u, sed ne se temas pri e kaj o. En sanskrito, tiuj du vokaloj estas ĉiam longaj; en palio ili estas mallongaj se sekvotaj de du konsonantoj (ekzemple semha, "ŝlimo"), aliokaze longaj.

Konsonantoj[redakti | redakti fonton]

Nagaria klavaro
Baza konsonanto Transliterumo Prononco
ka ka (ne aspirata).
kha kh, kun forta aspiro, do simile al k + h.
ga ga, sen aspiro.
gha gha, kun forta aspiro.
ṅa kun la ng-sono en ekzemple angla sing. (Tiu silabo estas pure teoria en la sanskrita, ĉar la konsonanto ng povas aperi nur tuj antaŭ k, kh, ggh en tiu lingvo.)
ca ĉa, sen aspiro.
cha ĉha, kun forta aspiro.
ja ĝa, sen aspiro.
jha ĝha, kun forta aspiro.
ña kiel la hispana ñ, la portugala nh aŭ la franca kaj itala gn.
ṭa ta, sen aspiro, kun la lango fleksita supren-malantaŭen.
ṭha tha, kun forta aspiro, kun la lango fleksita supren-malantaŭen.
ḍa da, sen aspiro, kun la lango fleksita supren-malantaŭen.
ḍha dha, kun forta aspiro, kun la lango fleksita supren-malantaŭen.
ṇa na, kun forta aspiro, kun la lango fleksita supren-malantaŭen.
ta ta, sen aspiro.
tha tha, kun forta aspiro.
da da, sen aspiro.
dha dha, kun forta aspiro.
na na
pa pa, sen aspiro.
pha pha, kun forta aspiro.
ba ba, sen aspiro.
bha bha, kun forta aspiro.
ma ma
ya ja
ra langopinta ra
la la
va va (sed post plozivo multaj elparolas ĝin kiel ŭa)
śa ŝa, kun la konsonanto kiel la germana sono ich.
ṣa ŝa, kun la lango fleksita supren-malantaŭen.
sa sa
ha ha

Kiam mankas aparta vokalsigno, a estas aŭtomata. (En ekzemple sanskrito estas ĉiam tiel; en kelkaj nuntempaj lingvoj tamen, kiel la hinda, tiu aŭtomata a estas muta se ĝi aperas laste en vorto, same kiel la franca e; sanskrita deva estas do literumita same kiel hinda dev.) Por specifigi la mankon de vokalo, oni uzas simbolon halant (ankaŭ nomata virama). Se antaŭ vokalo venas du al pluraj konsonantoj, tiuj ĝenerale estas kunigitaj en ligaturo, da kiuj ekzistas longa listo.

Se post la konsonantosigno aŭ ligaturo venas alia vokalo ol mallonga a, oni indikas tion tiel ĉi:

Signo Pozicio Priskribo
malantaŭe longa a
ि antaŭe mallonga i
malantaŭe longa i
sube mallonga u
sube longa u
sube mallonga vokala r
malantaŭe longa vokala r
malantaŭe e
malantaŭe ai (aj)
malantaŭe o
malantaŭe au (aŭ)
malantaŭe neniu vokalo (virāma, kiel klarigite supre)

La supra listo estas tiu de la sanskrita alfabeto. En ekzemple la hinda lingvo troveblas persaj kaj aliaj pruntvortoj kun konsonantoj ne konataj en la sanskrita. Por tiuj oni uzas ordinaran konsonanton kun diakrita punkto, ekzemple फ़ por fa, bazita sur por pha. En kelkaj fruaj lingvoj, ekzemple palio, troveblas la konsonanto , kutime transliterata per la kun punkto sub l, kaj elparolata kiel ordinara la sed kun la lango fleksita supren-malantaŭen; do rilatas al same kiel al .

Ciferoj[redakti | redakti fonton]

0 1 2 3 4 5 6 7 8 9

Referencoj[redakti | redakti fonton]