Nagyatád

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nagyatád (nadjatAd) estas urbo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono Nagyatád, kies centro estas. Nagy estas granda, ata estas turke patro.

Katolika preĝejo de Nagyatád
Kastelo de Nagyatád

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Nagyatád situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Balatonszentgyörgy-Barcs, fine de fervojo el Somogyszob. Kaposvár troviĝas je 36 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio devenis el 1190. En 1475 ĝi iĝis kampurbo. La turkoj en 1555 detruis kaj faris senhoma la urbeton. Post la turkoj slovenoj kaj kroatoj refondis la urbeton kiu rericevis titolon kampurbo, eĉ en 1744 libera reĝa urbo. En 1751 katolika preĝejo kune kun klostro konstruiĝis. En 1871 tiu titolo ĉesis, la urbeto iĝis grandvilaĝo. Tertremoj okazis en 1802 kaj 1888. En 1906 oni trovis kuracakvon. En 1944 la fronto 109 tagojn stabiliĝis. La komunumo urbiĝis en 1971.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejoj luterana en 1930, kalvinana 1940 konstruiĝis. La romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Kruco havas turon 36 m-ojn alta.