Nagybánhegyes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nagybánhegyes (nadjbAnhedjeŝ) estas vilaĝo en Hungario, en departemento Békés, en subregiono de Mezőkovácsháza. La nomo signifas granda-banuso-pinta. Ŝajnas, tiutempe pinta signifis ankaŭ kampon.

Preĝejo de Nagybánhegyes

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo etendiĝas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Aere Mezőkovácsháza estas proksime, Békéscsaba troviĝas 37 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el la 15-a jarcento, la komunumo nomiĝis pri banuso. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. la refondiĝo okazis en 1832, precipe slovakoj alvenis. Luterana preĝejo en 1895 konstruiĝis, kies turo estas 47 metrojn longa. La vilaĝo prenis epiteton nagy en 1910. Okazis loĝantaroŝanĝo inter slovakoj kaj hungaroj en 1947. Ekde 1971 kuracbanejo ekfunkciis.

Ne menciitaj vilaĝservoj estas romkatolika preĝejo, poŝto, kuracejo, lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, apoteko.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]