Nagybárkány
Nagybárkány (nadjbArkAnj) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Bátonyterenye. Nagy signifas: granda. Paro de tiu vilaĝo estas Kisbárkány.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 9 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.9966/19.7029
- Loĝantaro: 690
- Poŝtkodo: 3075
- Telefonprefikso: 32
Situo[redakti | redakti fonton]
Nagybárkány situas sur malebenaĵo, fine de tre mallonga sakovojo. Pásztó kaj Bátonyterenye troviĝas po 12, Salgótarján 17 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio devenis el 1220. Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. Vilaĝservoj estas lernejo, poŝto.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Marteno
- statuo de Sankta Floriano
- protektata natura lago