Nagybajom
Nagybajom (nadjbajom) estas urbo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono Kaposvár.
Ne miskomprenu kun Biharnagybajom!
- Areo: 109 km²
- Loĝantaro: 3500
- Poŝtkodo: 7651
- Telefonprefikso: 82
Situo
La urbo situas laŭ ĉefvojo Kaposvár-Nagykanizsa.
Historio
La unua skriba mencio devenis el 1197. En 1945 la fronto daŭris 4 monatojn. La vilaĝo en 1996 ricevis la titolon Eŭropa cikoniovilaĝo, en 1970 grandvilaĝo, en 2001 urbo.
Vidindaĵoj
Vidindaĵoj estas termala banejo, kastelo de Sárközy (ŝArkozi) kaj preĝejoj katolika omaĝe al Koro de Jesuo kaj kalvinana.
Famulo
- tie mortis poeto Ádám Pálóczi Horváth