Nagyecsed

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nagyecsed (nadjeĉed) estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en subregiono Mátészalka.

La komunumo situas sur ebenaĵo, laŭ Crasna (rivero), laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Mátészalka-Nagykároly.

La komunumo estas loĝata ekde la hungara landokupo, kiam oni konstruis tie teran fortikaĵon kaj en la 11-a jc. oni konstruis klostron. La komunumo estis unuafoje menciita en 1220, en Váradi Regestrum.

Oni konstruis en la 14-a jc. fortikaĵon sur insuloj de la Ecsedi-láp (Eĉeda marĉo). Tiu fortikaĵo estis unu biena centro de la Báthory-familio, fine de la 15-a jc. grava defenda loko.

La komunumo dum la turka erao apartenis al Transilvanio, ricevis opiduman rangon en 1608 de Báthory Gábor, poste okupis ĝin en 1619 Bethlen Gábor, transilvania ĉefprinco. Ĝin posedis ekde 1645 la Rákóczi-familio, poste Zsófia Báthory, kiu transdonis ĝin al la habsburga imperiestro.

La komunumo perdis la rangon de opidumo en la 1870-aj jaroj. La pluan evoluon de la vilaĝo helpis la sekigo de la Eĉeda marĉo en 1898, ebligante pliobligon de la agroareo. La vilaĝo iĝis urbo en 1997.