Nagyhegyes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hajdú-Bihar

Nagyhegyes [nadjhedjeŝ] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono Hajdúszoboszló. La nomo signifas granda-pinta.

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Füzesabony-Debrecen, Orienta ĉefkanalo preterfluas, Balmazújváros estas proksime.

La unua mencio okazis en 1067 en dokumento. Tiutempe ĝi havis eklezion. La tataroj en 1241 faris senhoma la komunumon, pli poste la sama okazis pro la turkoj. En la pli pacemaj tempoj nur farmoj formiĝis. Komence de la socialismo oni fondis farmocentrojn, kie jam estis elektro, aĉetejo, lernejo. En 1952 oni refondis la vilaĝon. Ekde 1960 oni minas tergason.

Apud la vilaĝo lago nomata Kadarcs (kadarĉ) kaj fiŝlagoj troviĝas.

Vilaĝservoj estas apoteko, infanĝardeno, lernejo kun kolegio, kuracejo, dentokuracejo, familihelpa centro, domo por maljunuloj, biblioteko kaj kulturdomo.