Nagykáta
El Vikipedio
Nagykáta (nadjkAta) estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono Nagykáta, kies centro estas.
- Areo: 82 km²
- Loĝantaro: 13000
- Poŝta kodo: 2760
- Telefonprefikso: 29
La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo kaj ĉefvojo inter Budapeŝto-Szolnok, krome estas ĉefvojo al Jászberény.
La komunumo estis detruita fare de turkoj. En 1743 ĝi iĝis opidumo, post 2 jaroj katolika preĝejo omaĝe al Sankta Georgo konstruiĝis. Tiutempe la bienoj apartenis al familio Keglovich (kegloviĉ), kiuj konstruis ankaŭ kapelon kaj kastelon. La lasta nun estas urbodomo. Dum la reĝlando la komunumo estis distriktejo. La vilaĝo ricevis la urban rajton en 1989.
Apud la komunumo okazis en 1849 granda venko de la hungara armeo kontraŭ aŭstroj. La urbo havas termalan banejon.
