Nagykőrös
Nagykőrös (nadjkOroŝ) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono de Cegléd.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 228 km²
- Loĝantaro: 25500
- Poŝtkodo: 2750
- Telefonprefikso: 53
Situo [redakti]
Nagykőrös situas 80 km sudoriente de Budapeŝto, proksime al Kecskemét, ĉe la fervoja linio Budapest–Szeged.
Historio [redakti]
Ĝia areo estas loĝata ekde la neolitiko, la komunumo estis unuafoje menciita en 1266. Nagykőrös ricevis en 1368 rajtojn de kampurbo, dum la turka okupa periodo, ĝi estis sultana posedaĵo (ĥas-urbo). Ĝi estis ekde 1817 "libera urbo". Dum la reĝlando la komunumo estis konsilantrajta urbo.
Ĝia ekonomia evoluo komenciĝis en la turka epoko, kiam la loĝantoj okupiĝis ĉefe pri bestobredado kaj bestokomercado. En la 18-a jarcento aperis krom la bestobredado la frukto- kaj legomkultivado. Fine de la 19-a jarcento aperis ankaŭ la industrio.
Fine de la 19-a jarcento elformiĝis la agoindustria branĉo de la urbo. Aperis la konserva produktado (fondita en 1896 fare de Gschwindt Rt.), lignoprilabora, laktouzinoj (1950-aj jaroj). Krom tio aperis maŝinindustrio.
La plej malnovaj konstruaĵoj de la urbo estas la gotikdevena kalvinana, copfa romkatolika (omaĝe al Ladislao la 1-a (Hungario)) (1789) preĝejoj, la baroka urbodomo 1754.
En Nagykõrös funkcias ekde la 16-a jarcento lernejoj; nun tri mezlernejoj kaj la Kalvinana Instruist-eduka Altlernejo de Károli Gáspár.
Vizitindaĵoj [redakti]
- Muzeo János Arany (1928)
- Kalvinana preĝejo (Nagykőrös)
- kulturdomo, iam hotelo
- urbodomo