Nagykamarás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nagykamarás (nadjkamarAŝ) estas vilaĝo en Hungario, en departemento Békés, en subregiono de Mezőkovácsháza. La nomo signifas granda-ĉambelano.

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero. Medgyesegyháza estas proksime.

Dum la historio la loko nomiĝis Kamarás. Kiam fondiĝis Almáskamarás en 1844, tiam la vilaĝo prenis la epiteton granda. La mezepoka hungara vilaĝo senhomiĝis dum la turkoj, la refondiĝo okazis en 1841. Katolika preĝejo konstruiĝis en 1884. La rumanoj okupis la vilaĝon en 1919. La loĝantaro okupiĝas pri terkultivo kaj bestbredado. Apud la vilaĝo fiŝkaptista lago troviĝas.

Vilaĝservoj estas katolika preĝejo, kulturdomo, biblioteko, lernejo, infanĝardeno, kuracejo, dentokuracejo, apoteko, poŝto.