Nagykereki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nagykekeki (nadjkereki) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono Berettyóújfalu. La nomo signifas granda-rada, sed pli frue signifis ronda arbaro.

Kastelo de Nagykereki

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ la hungara-rumana ŝtatlimo, laŭ traira flankovojo, laŭ la fervojo Debrecen-Nagyvárad. Nuntempe la fervojo finiĝas en Nagykereki.

Antaŭ la turkoj la setlejo estis ankaŭ biencentro kun burgo, kiu en 1592 trakonstruiĝis fortikaĵo. En 1604 la aŭstroj vane sieĝis ĝin. Tial la komunumo iĝis kampurbo. La fortikaĵo trakonstruiĝis baroka kastelo en 1782. En 1919 la rumanoj okupis la regionon. En 1920 la vilaĝo trovis sin ĉe la nova ŝtatlimo.

Nuntempe tie funkcias vigla rumana aŭtonomio. En la kastelo biblioteko kaj muzeo funkcias. Kromaj vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, klubo de maljunuloj, komuna kuirejo, kulturdomo, poŝto.