Nagykozár

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nagykozár [nadjkozAr], germane Kosar, kroate Kozar, estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Pécs. Nagy signifas hungare: granda.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Nagykozár situas sur deklivoj, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Urboj Pécs troviĝas je 8, Pécsvárad 16, Bóly 23, Villány kaj Siklós po 29, Harkány 30 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj kuprepoko. Antaŭ la hungaroj laŭvice romianoj kaj avaroj vivis tie. La vilaĝo menciiĝis unuafoje skribe en 1332 en formo "Kosar". Meze de la 16-a jarcento la turkoj akiris la vilaĝon. Pli ol jarcento la Habsburgoj forpelis la turkojn, dume la komunumo senhomiĝis. Komence de la 18-a jarcento hungaroj, kroatoj, baldaŭe germanoj alvenis. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj. En 1949 kolĥozo formiĝis. En 2001 vivis en Nagykozár 4 % germanoj kaj 3 % kroatoj. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, kulturdomo, kuracejo, sportejo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]