Nagymányok

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fiŝkaptista lago de Nagymányok
Luterana preĝejo de Nagymányok

Nagymányok (nadjmAnjok) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Bonyhád. Nagy signifas: granda.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Nagymányok situas ĉe norda piedo de monto Mecsek en valo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Dombóvár-Bátaszék, Bonyhád troviĝas proksime, Pécs 45 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio devenis el 1015. La turkoj senhomigis la vilaĝon, kiun poste germanoj refondis. En 1783 baroka romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo konstruiĝis, en 1803 komenciĝis minado de la karbono, en 1873 la fervojo ekfunkciis, en 1890 abatinejo konstruiĝis. Por la ministoj apud la vilaĝo loĝkvartalo formiĝis en 1958. Luterana preĝejo konstruiĝis en 1994. Anstataŭ la ĉesita minado la vinkulturo estas grave. La iama grandvilaĝo urbiĝis en 2009. Vilaĝservoj estas aŭtonomioj de germanoj kaj ciganoj.

Apud Nagymányok fiŝkaptista lago troviĝas. Ne menciitaj vidindaĵoj estas golgoto kaj 4 kapeloj.