Nagypall

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nagypall [nadjpal], kroate Palija estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Pécsvárad. En la loknomo nagy signifas hungare: malgranda.

Bazaj informoj

Situo

Nagypall situas sur deklivoj, laŭ traira flankovojo, laŭ iama fervojo Pécs-Bátaszék, kiu funkciis inter 1911-1997. Pécsvárad troviĝas je 3 km.

Historio

La unua skriba mencio devenis el 1015. La komunumo restis viva dum dominado de la turkoj. En la 18-a jarcento germanoj alvenis. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. Post la 2-a mondmilito parto de germanoj deportiĝis al Germanio. En 2001 la germanoj estis 3 %-oj.

Vidindaĵoj