Nagypeterd

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nagypeterd [nadjpeterd] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Szigetvár. Nagy signifas: granda.

Bazaj informoj

Situo

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Pécs-Barcs. Szigetvár kaj Szentlőrinc troviĝas po 8, Sellye 24 km-ojn.

Historio

Ĉe la nuna vilaĝo la romianoj havis tie vojon. Ŝajnas, dum dinastio de Arpado loĝis tie hungaraj nobeloj. La vilaĝo ne senhomiĝis dum la turka erao. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto.

Vidindaĵoj

Famulo

En Nagypeterd naskiĝis episkopo Sándor Baksay.