Nagyréde

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nagyréde (nadjrEde) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario , en departemento Heves, en subregiono de Gyöngyös. Nagy signifas: granda.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ rojo, fine de sakovojo. Gyöngyös troviĝas 8, Hatvan 21 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko kaj ferepoko. La unua mencio devenis el 1275 en formo villa Rede inferior. La kampoj apartenis al familio Rédey, kiuj dum la historio formis apartajn apudajn vilaĝojn kun nomo Réde. En 1549 la turkoj senhomigis la setlejojn. La loĝantaro okupiĝas precipe pri vinkulturo. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, 2 kuracejoj, dentokuracejo, apoteko, gastejoj, vindrinkejoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]