Nagyrada
Nagyrada estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Zalakaros. Nagy signifas: granda.
Bazaj informoj
- Areo: 13 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.6193/17.1188
- Loĝantaro: 550
- Poŝtkodo: 8746
- Telefonprefikso: 93
Situo
Nagyrada situas sur ebenaĵo, laŭ bordo de Eta Balatono, laŭ traira flankovojo. Zalakaros troviĝas 10, Zalakomár (kie estas fervojo) 15, Balatonszentgyörgy 20, Nagykanizsa 25 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1019. Ekde 1568 la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio, poste en 1593 senhomiĝis, tamen post kelkej jaroj refondiĝis. En 1687 armeo de Habsburgoj bruldetruis la vilaĝon. En 1711 pesto okazis. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, kulturdomo, poŝto.
Vidindaĵo
- romkatolika novgotika preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario)