Sibiu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nagyszeben)
Saltu al: navigado, serĉo
Sibiu

Evangelia kirko en Sibiu
Evangelia kirko en Sibiu

Blazono
Administrado
Lando Rumanio
Regiono Transilvanio
Distrikto distrikto Sibiu
Poŝtkodo 550000
Aŭtokodo SB
Telefona antaŭkodo +40-0269
Retpaĝaro www.sibiu.ro
Demografio
Loĝantaro 154.458 (2007)
Geografio
Koordinatoj
45°47′50″N 24°09′00″O  /  45.79722°N, 24.15°O / 45.79722; 24.15 (Sibiu)
Alto 431 m
Areo 121 km²
Sibiu in Romania.png
v  d  r
Information icon.svg

Sibiu [siBIŬ] (hungare: Nagyszeben; germane: Hermannstadt; latine: Cibinium; proponata en Esperanto: Sibio) estas urbo en suda Transilvanio. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto (județ). Ĝi situas ĉe la rivero Cibin, 274 km nord-okcidente de Bukareŝto. Internacia flughaveno. En 1954 oni aligis al ĝi Gușterița kaj Turnișor.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1910 Sibiu havis 33 489 (germanoj, rumanoj, 21 % da hungaroj) loĝantojn, en 1992 169 656 (rumanoj, 3 % da hungaroj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Szeben). Dum jarcentoj la plimulto de la loĝantaro estis germana (saksa). Post la falo de la fera kurteno restis germanlingva minoritato nur ĉ. du aŭ tri procentoj, inter ili la urbestro, d-ro Klaus Johannis. Ekzistas ankaŭ hungarlingva minoritato.

Eventoj[redakti | redakti fonton]

Je la 26-a de majo 2004 la kulturministroj de EU nomumis Sibiu-n Eŭropa Kultura Ĉefurbo por 2007, kune kun Luksemburgo, kvankam Rumanio ankoraŭ ne membris en EU. La du urbojn ligas la fakto, ke la fondintoj de Sibiu, enmigrintaj en la 12-a jarcento, venis el la regiono de nuna Luksemburgio[1]. Pro tio Luksemburgo deziris kaj subtenis la komunan kandidatadon de la du urboj.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Sibiu naskiĝis hungara kuracisto Gyula Telegdy.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Okazis petoj deklari la historian centron de Sibiu Monda Kulturheredaĵo, sed tio ĝis nun ne okazis.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Sibiu allogas turistojn per konservitaj mezepokaj, renesancaj kaj barokaj konstruaĵoj (vidu sube), sed ankaŭ per muzeoj, ekzemple la subĉiela muzeo Astra pri tradiciaj metioj.

Neĝosporto estas praktikebla en la proksimaj Karpatoj. Păltiniș, unu el la plej konataj rumanaj vintrosportejoj, strikte ne apartenas al Sibiu, tamen estas administrata de la sibi-aj instancoj.

Esperanto-vivo[redakti | redakti fonton]

Andreo-Cseh-Domo

Historio kaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]

En 1920 en tiu urbo Andreo Cseh lanĉis sian metodon instrui fremdajn lingvojn; pri tio memorigas dulingva tabulo sur domo ĉe la Granda Placo (Piața Mare / Großer Ring), kie okazis tiuj kursoj. Tiu tabulo estis forprenita pro renovigaj laboroj en 2006; en 2007 nova, samteksta tabulo estis metita.

Universitato Lucian Blaga

La ŝtata Universitato "Lucian Blaga" (ULBS) estas, ŝajne, la sola universitato en Rumanio, en kiu oni instruas en Esperanto. AIS San-Marino kunlaboras kun ULBS kaj reprezentas en ĝi propran departementon. AIS-docentoj kaj -profesoroj el diversaj landoj regule venas al Sibiu por instrui studentojn, kiuj speciale por tiuj kursoj lernas Esperanton.

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

La transilvaniaj saksoj[redakti | redakti fonton]

Sibiu estis la centro de transilvaniaj saksoj, german-etna minoritato en Rumanio (la "kunloĝanta popolo"). Ankaŭ post nuligo de iliaj privilegioj en la 19-a jarcento ili komence restis la plimulto de la urba loĝantaro (1900: 16.141 el 28.994), sed plimultiĝis rumanoj kaj hungaroj. Post amasa elmigrado dum la 1990-aj jaroj nun malpli ol du procentoj de la urbanoj estas german-etnaj. Tamen la urbo konservas sur oficialaj ŝildoj sian unuan nomon "Hermannstadt". Ekzistas germana konsulejo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Granda Placo kun la Jezuita Kirko, fone la Konsilia Turo
  • Sinagogo de Sibiu
  • Ursulanina kirko
  • Kirko Sanktaj Petro kaj Paŭlo
  • Kirko Anunciacio
  • Brukenthal-palaco: grava monumento de baroko en Rumanio, konstruita inter 1778 kaj 1788. Nun kun pentraĵa muzeo.
  • Dika Turo (Turnul Gros, Dicker Turm): Vasta duon-ronda turo en la sud-orienta urbomuro. Tie en 1788 oni konstruis la unuan teatron de Sibiu. Nun tie estas la Talia-salono, koncertejo.
  • Evangelia Paroĥa Kirko: El la 14-a jarcento.
  • Fortikaĵaj Turoj: Sibiu konservis ne nur grandajn partojn de sia urbomuro, sed ankaŭ defendajn turojn. Ili iam estis atribuitaj al gildoj, kiuj devis en paco konservi kaj en milito defendi siajn respektivajn turojn.
  • Haller-bastiono (Bastionul Haller, Haller-Bastei): Bastiono konstruita en la 16-a jarcento, nomita laŭ la tiama urbestro. Ĝi konsistigas la orientan angulon de la urbomuro. 223 metrojn longa, naŭ metrojn alta.
  • Jezuita Kirko, ĉe la Granda Placo.
  • Konsilia Turo (Turnul Sfatului, Ratsturm): Turo inter la Granda kaj la Malgranda Placoj. Vizitebla, bela vido al la urbo.
  • Mensog-ponto (Podul Minciunilor, Lügenbrücke): Fera ponteto, kiu ligas la du flankojn de la Malgranda Placo, kiu en 1851 estis dividita per fosado de veturebla vojo inter la centra kaj la suba urbopartoj. La ponto estis finita en 1859 kaj inaŭgurita en la sekva jaro. Laŭ legendo ĝi subfalos, kiam suriras ĝin mensogulo (aŭ sufiĉe da mensoguloj). Tial novgeedzoj emas viziti la ponton kaj tie ĵuri al si eternan amon.
  • Nova urbodomo ĉe la Granda Placo.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dialektologiaj studoj montris ke la germana lingvaĵo de Sibiu similas la leceburgan, sed lingvistoj ankaŭ atentigis ke ambaŭkaze la komunaj trajtoj povus estiĝi pro profunda kontakto de germana dialekto kun latinida lingva, kaj etnohistoriistoj montris ke plej granda parto de la germanaj enmigrintoj al Sibiu venis de Saksio, ne la luksemburga regiono.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Harald Roth: Hermannstadt. Kleine Geschichte einer Stadt in Siebenbürgen. Böhlau Verlag, Köln-Weimar-Wien, 2006. (en la germana lingvo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]