Nagytarcsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bazaj informoj

Nagytarcsa [nadjtarĉa] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Gödöllő. Nagy signifas: granda kaj faras diferencon de Kistarcsa.

Situo

Nagytarcsa situas laŭ flankovojoj. La ĉefurbo estas najbare.

Historio

La vilaĝo estis loĝata dum la ferepoko, poste skitoj alvenis. La unua mencio devenis el 135. En la 15-a jarcento la komunumo disiĝis al Kistarcsa (=eta tarcsa) kaj Nagytarcsa (=granda tarcsa), tamen Nagytarcsa estas pli malgranda. Inter 1541-1686 ĝi apartenis al la Turka Imperio kaj ĝi senhomiĝis.

Vidindaĵoj

En 1819 luterana preĝejo konstruiĝis, kiun oni malkonstruis en 1931 kaj ekfunkciis tute nova. En 1935 katolika rompreĝejo konstruiĝis.