Nagytevel
Nagytevel [nadjtevel] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Pápa. Nagy signifas: granda.
Bazaj informoj
- Areo: 14 km²
- koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 47.2955/17.569
- Loĝantaro: 540
- Poŝtkodo: 8562
- Telefonprefikso: 89
Situo
Nagytevel situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Pápa troviĝas 10, Ajka 27, Devecser 29 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1422. Post la mezepoko la turkoj senhomigis la vilaĝon, kiun baldaŭe germanoj refondigis. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj al Germanio, dume alvenis deportitaj hungaroj el Ĉeĥoslovakio. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, biblioteko, poŝto, sportejo, gastejo, kampadejo.