Nagyvejke
El Vikipedio
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
Nagyvejke (nadjvejke) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Bonyhád. Nagy signifas granda kaj faras diferencon de Kisvejke (=malgranda/vejke). La historia nomo estis Németvejke (=germana/vejke).
- Areo: 8 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.3769/18.446
- Loĝantaro: 200
- Poŝtkodo: 7186
- Telefonprefikso: 74
Situo [redakti]
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, fine de sakovojo. Dombóvár troviĝas 28, Szekszárd 25, Bonyhád 13 km-ojn for.
Historio [redakti]
La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko. Post la turka erao germanoj fondis la vilaĝon. Iliaj posteuloj estis deportitaj post la 2-a mondmilito al Germanio, dume alvenis rifuĝintaj hungaroj.
Vilaĝservo ne funkcias en la vilaĝo.
Vidindaĵo [redakti]
- spektaklejo de skulptisto pri lignaĵoj
