Nagyvenyim
El Vikipedio
Nagyvenyim [nadjvenjim] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Dunaújváros. Nagy estas hungare: granda.
Bazaj informoj[redakti]
- Areo: 44 km²
- koordinatoj: 46°57′33″N 18°51′32″O / 46.95917°N, 18.85889°OKoordinatoj: 46°57′33″N 18°51′32″O / 46.95917°N, 18.85889°O
- Loĝantaro: 4020
- Poŝtkodo: 2421
- Telefonprefikso: 25
Situo[redakti]
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, Dunaújváros estas tre proksime. Balatono troviĝas 65, Budapeŝto 70 km-ojn.
Historio[redakti]
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1429 en formo "Venyim". Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1947 tiu parto forlasis Mezőfalva kaj nova municipo fondiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko. La religian vivon la katolika preĝejo certigas.
