Naillat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naillat
Sonorilturo de la preĝejo
Sonorilturo de la preĝejo
Sonorilturo de la preĝejo
komunumo en Francio
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Dun-le-Palestel
INSEE kodo 23141 [+]
Poŝtkodo 23800
Kodo laŭ INSEE 23141
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ino Jeanine Gillet
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 641 (1 999)
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°15′55″N 1°38′18″O  /  46.26528°N, 1.63833°O / 46.26528; 1.63833 (Naillat) (mapo) Koordinatoj: 46°15′55″N 1°38′18″O  /  46.26528°N, 1.63833°O / 46.26528; 1.63833 (Naillat) (mapo)
Alto 316 m - 530 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 36,23 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Naillat en Francio
46° 15′ 55″ Nordo 1° 38′ 18″ Oriento / 46.2652777778 °N, 1.63833333333 °O / 46.2652777778; 1.63833333333 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Naillat [+]
vdr

Naillat estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 641 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Naillat etendiĝas sur 36,23 km², kaj havis 641 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 17 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Naillat situas je alteco de 530 metroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Naillat apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ino Jeanine Gillet, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo Saint-Médard datiĝas de la 13-a jarcento sed estis multe plibonigita en la 15-a jarcento, per la aldono de la nuna sonorilturo. Proksime al Naillat ankaŭ videblas pluraj ŝtonmonumentoj, interalie la dolmeno de La Valette kaj la menhiro Pécut.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Naillat apartenas al la kantono de Dun-le-Palestel, kies ĉefurbo estas Dun-le-Palestel. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]