Najrobio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Najrobo
angle: Nairobi
urbo
Najrobo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Nairobi
Ŝtato Kenjo Kenjo
Provinco Provinco Najrobo
Regiono Regiono Najrobo
Distrikto Distrikto Najrobo
Historia regiono Orient-Afrika Protektorato
Monto Monto Ngong
Balotejoj
Memorindaĵo Moskeo Jamia
Konstruaĵoj Internacia konf. centro, Nacia Asembleo de Kenjo, Monumento Nyayo
Riveroj Athi-Galana-Sabaki, Najrobo
Situo Najrobo
 - alteco 1 661 m s. m.
 - koordinatoj 01° 17′ 00″ S 36° 49′ 00″ O / 1.28333 °S, 36.81667 °O / -1.28333; 36.81667 (mapo)
Areo 696,0 km² (69 600 ha)
Loĝantaro 3 138 295 (2009)
Denseco 4 509,04 loĝ./km²
Naturmemorindaĵoj Forsto Karura, Parko Uhuru, Nacia parko Najrobo
Fondo 1899
Horzono OAT (UTC+3)
Telefona antaŭkodo 020
Ladurbo Kibera
Situo enkadre de Kenjo
Situo enkadre de Kenjo
Situo enkadre de Kenjo
Mapo de Najrobo
Mapo de Najrobo
Mapo de Najrobo
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Nairobi
Retpaĝo: www.nairobicity.go.ke
Moskeo Jamia en Najrobo
Monumento Nyayo, Centra Parko, Najrobo
Ĝirafo en Nacia parko Najrobo

Najrobo (svahile Nairobi) estas la ĉefurbo de Kenjo. En 2005 ĝi havis 2.750.561 loĝantojn kaj areon de 150 km².

La nomo de la urbo deriviĝas de Engare Njarobje, kiu en la masaja lingvo signifas "malvarma rivero". La urbo situas ĉe rivero Atjo.

Situo, klimato

Najrobo situas tre proksime al la ekvatoro, tamen pro sia konsiderinda alto ĝi havas ne vere tropikan, sed preskaŭ subtropikan klimaton. La meza jara temperaturo estas ĉ. 19,5 °C, la meza jara kvanto de precipitaĵoj estas 889 mm.

Historio

Najrobo estis fondita de britoj fine de la 1890-aj jaroj por loĝigi fervojajn laboristojn de la linio inter Mombasa kaj Ugando. Inter 1899 kaj 1905 ĝi estis provinca ĉefurbo de la brita administrantaro. En 1905 ĝi iĝis ĉefurbo de la brita "protektorato Orienta Afriko", kiu de 1920 portis la nomon "kolonio Kenjo". De 1963 ĝi estas ĉefurbo de la sendependa ŝtato Kenjo.

Loĝantaro

La loĝantaro de la urbo kreskis per naskoj, sed precipe per almigrado kaj per pligrandigo de la teritorio. Jenaj tabeloj montras la oficialajn nombrojn.

Jaro Loĝantoj
1906 11.500
1911 14.000
1921 24.300
1926 29.900
1929 32.900
1931 47.800
1939 61.300
1944 108.900
1948 119.000
1955 186.000
Jaro Loĝantoj
1957 221.700
1960 251.000
1962 266.800
1965 380.000
1969 509.300
1979 827.775
1989 1.324.570
1995 1.810.000
1999 2.143.254
2005 2.750.561

Trafiko

Najrobo posedas fervojajn ligojn al Mombasa, Kisumu, Nanjuki kaj Kampalo (Ugando). Ĝia internacia flughaveno situas sud-oriente; ĝi estas nomita laŭ Jomo Kenyatta.

Ĝemelurbo

Panoramo de Najrobo, vidata el Parko Uhuru
Panoramo de Najrobo, vidata el Parko Uhuru
Panoramo de Najrobo, vidata el Westlands
Panoramo de Najrobo, vidata el Westlands