Najtingalo (birdo)
Por la esperantlingva songazeto "Najtingalo" bonvolu rigardi Najtingalo (songazeto). Por aliaj signifoj vidu: Najtingalo (apartigilo)
Najtingalo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Najtingalo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Luscinia megarhyncos (Brehm, 1831) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Najtingalo, Suda najtingalo aŭ Komuna najtingalo, Luscinia megarhyncos, estas birdo el muŝkaptuledoj kiu apartenas al la genro Luscinia kune kun la Blugorĝulo kaj la aliaj najtingaloj.
Ĝi estas migrema insektomaĝanta specio vivanta en arbaroj en Eŭropo kaj sudokcidenta Azio. Ĝi troviĝas iom pli sude ol la tre proksima Norda najtingalo Luscinia luscinia. Ĝi nestas malalte ĉegrunde en densaj arbaroj. Ĝi vintras en suda Afriko.
Aspekto
Tiu palearkta birdo similas laŭ grandeco al Rubekolo, tio estas 15-16,5 cm longa. Ĝi estas tute bruna supre krom la brunruĝeca larĝa vosto kun ruĝaj makuloj. Ĝi estas blankeca sube. Ambaŭ seksoj similas. La orientaj populacioj L. m. hafizi kaj L. m. africana havas suprajn partojn pli helajn kaj tre markitajn vizaĝojn per helaj supraokulaj strioj.
Voĉo
La fama kanto de la virnajtingalo ne estas la plej riĉa inter la birdkantoj, sed impresas, kiam ĝin oni aŭdas nokte, ĉar ĝi estas la ununura birdo kantanta eĉ tra la nokton, krom dumtage; pro tiu escepto la nomo de la najtingalo enhavas en kelkaj lingvoj, ekzemple ĝermanaj, la radikon signifantan “nokton”, tiele la nomo en Esperanto devenas el la angla Nightingale [najtingeil], kie Night [najt] signifas nokton; simile okazas en la dana nattergal, en la germana Nachtigall, en la nederlanda Nachtegaal kaj en la sveda Sydnäktergal. Tiu voĉo estas laŭta, kun impresa vario da fajfaj triloj kaj klukklukoj. La plej karakteriza trajto estas laŭta kresĉenda fajfo. Ĝi havas ransimilan alarmvokon. Ĵusaj studoj malkovris, ke tiu specio kantas eĉ pli laŭte ĉe urboj por superi la urbajn fonbruojn. Kutime estas la ne ankoraŭ pariĝantaj maskloj kiuj kantas nokte por allogi eventualan partnerinon; diference la mateniĝa kanto utilas por defendi la teritorion.
Voĉo de virbirdo:
En kulturo kaj arto
- En la popolaj tradicioj najtingaloj anoncas printempojn kaj estas la birdo de la monato majo, sed ĉefe estas la simbolo de amo.
- La najtingalo estas kerno de la antikva mito de Filomela (princino de Ateno), kie ŝia fratino Prokneo transformiĝis en birdo.
- "A Nightingale Sang in Berkeley Square" estas la titolo de tre konata romantisma brita populara kanto lun vortumado de Eric Maschwitz kaj muziko de Manning Sherwin kaj Jack Strachey.
- "Aidoni stin kerasia" (Najtingalo sur la ĉerizarbo, greke: Αηδόνι στην κερασιά) estas la titolo de kanto de Dionisos Savopulos de la albumo O pyrinas (2007).
- "Laloun t' aidonia" (najtingaloj kantas, Greke: Λαλούν τ' αηδόνια) de Dionisos Lavrangas estas alia konata verko.
- "Mou parigile t' aidoni" (La najtingalo demandis al mi, Greke: Μου παρήγγειλε τ' αηδόνι) estas malnova tradicia greka kanto.
- "Ode to a Nightingale" (Odo al najtingalo) de John Keats. Ĝi estas ankaŭ temo de poemo titolita "Nightingales" de Robert Bridges. Similtema estas preskaŭ samtitola soneto de la hispana poeto José de Espronceda.
- Ankaŭ amo de najtingalo por rozo estas tre uzata, ofte metafore en Persa literaturo.[1]
- Provenca popolkanto, "La fluganta najtingalo"[1], inspiris la komponiston Ĉajkovski por komponi sian Humoresque opus 10-2.
- La belo de la kanto de najtingalo estas temo de la rakonto de Hans Christian Andersen nome "La Najtingalo" el 1843. [2]
- Bildoj de najtingalo aperas en ferakonto de Oscar Wilde titolita "The Nightingale and the Rose" (La najtingalo kaj la rozo) el kolekto de porinfanaj rakontoj nomata The Happy Prince and Other Stories (1888).
- Najtingalo aperas en Kroatiokroatia monero de 1 kunao, eldonita ekde 1993.[2]
Notoj
- ↑ The Rose and nightingale in Persian literature.
- ↑ Kroatia Nacia Banko. Kunao kaj Lipao, Moneroj de Kroatio: 1 Kunao. – Konsultita la 31a de marto de 2009.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Fotoj, filmetoj kaj sonoj de najtingaloj ĉe Interreta Birdokolekto
- Kanto kaj konduto
- Diferencoj laŭ aĝo kaj seksoj (PDF), de Javier Blasco-Zumeta
- Sonarkivo, The Freesound Project, (postulas senpagan konton). Konsultita la 12an de oktobro 2010.
- Sonarkivo, The Freesound Project, (postulas senpagan konton). Konsultita la 12an de oktobro 2010.
- Royal Society for the Protection of Birds (Britia) Najtingalo Nightinghale, Konsultita la 11an de junio 2007.
- Rozo kaj najtingalo en persia arto