Najtingalo (insulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Najtingalo (insulo)
Satelita bildo de Najtingalo (insulo) (malsupre) kun Middle Island kaj Stoltenhoff Island
Satelita bildo de Najtingalo (insulo) (malsupre) kun Middle Island kaj Stoltenhoff Island
vulkaninsulo
Akvejo Atlantika oceano
Insularo Tristan da Cunha
Geografia situo 37° 25′ 19″ S, 12° 28′ 37″ U (mapo)-37.421944444444-12.476944444444335Koordinatoj: 37° 25′ 19″ S, 12° 28′ 37″ U (mapo) f1
Najtingalo (insulo) (Atlantika oceano)
Najtingalo (insulo) (Atlantika oceano)
DEC
Najtingalo (insulo)
Najtingalo (insulo)

Map

Longo 2,5 kmf2
Larĝo 1,5 kmf3
Areo 2,6 km² f4
Plej alta loko 335 mf5
Loĝantaro (neloĝata)
Tristan da Cunha kaj Najtingalo (insulo)
Tristan da Cunha kaj Najtingalo (insulo)
vdr

Najtingalo (angle Nightingale Island) estas insuleto en la suda Atlantika Oceano. Ĝi etendiĝas sur 3 km² kaj apartenas al la insularo Tristan da Cunha. Tiu insulo estas parto de la Najtingalaj Insuloj en la brita teritorio Sankta-Heleno, kvankam ĝi neniam estis loĝata.

Najtingala Insulo

Naftoverŝado de 2011

La 16a de Marto, 2011, la malta-registrita ŝarĝoŝipo MS Oliva vrakis ĉe la insulo Najtingalo, verŝante tunojn de nafto al oceano. La ŝipanaro estis savita, sed la ŝipo rompiĝis kaj okazigis naftoverŝadon kiu ĉirkaŭis la insulon, minacante ties populacion de Norda flavtufa pingveno.[1][2] La insulo Najtingalo ne havas nesalan akvon, tiele la pingvenoj estis transportitaj al Tristan da Cunha por purigado.[3]

Notoj

  1. MS Oliva runs aground on Nightingale Island. The Tristan da Cunha Website. Alirita 23a Marto 2011.
  2. (25 Marto 2011) “Oil Spill Menaces Penguins”, Science 331, p. 1499. doi:10.1126/science.331.6024.1499-b. 
  3. BBC News Oil-soaked rockhopper penguins in rehabilitation