Nakŝ-e Rustam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nakŝ-e Rustam
nekropoloarkeologia loko • kultura havaĵo [+]
Koordinatoj29° 59′ 20″ N, 52° 52′ 29″ O (mapo)29.98888888888952.874722222222Koordinatoj: 29° 59′ 20″ N, 52° 52′ 29″ O (mapo)

Nakŝ-e Rustam (Irano)
Nakŝ-e Rustam (Irano)
DEC
Nakŝ-e Rustam
Nakŝ-e Rustam

Map
Nakŝ-e Rustam
Vikimedia Komunejo:  Naqsh-e Rustam [+]
vdr

Nakŝ-e Rustam (bildo de Rustam) estas nomigo de rokmuro proksime de Staĥro en Irano, en kiun estas hakitaj kriptoj de la aĥemenidaj reĝoj kaj reliefoj el tempoj de la unuaj sasanidoj. Antaŭ la roko situas dekdumetra turo Ka‘ba-je Zardoŝt, pri kies devena celo sciencistoj ĝis hodiaŭ diskutas; sed certe ĝi plenumis signifajn religiajn funkciojn.

Aĥemenidaj rokkriptoj en Nakŝ-e Rustam nordoriente de Ŝirazo

El la aĥameidaj kriptoj, konstruitaj proksimume dek metroj super la tero kaj havanta formon de greka kruco, eblas sekure identigi sole kripton de reĝo Dario la 1-a, reganta en la jaroj 522 a.K./521 a.K. - 486 a.K.. La ceteraj tri estas plimulte alskribataj al Xerxés la 1-a, Artaxerxés la 1-a kaj Dario la 2-a, t.e. al la regantoj de la 5-a jarcento antaŭ Kristo. Interne en la kripto de Dario la 1-a estas vico de flankaj koridoroj kaj ĉambroj, kiuj donus spacon minimume al tri sarkofagoj. Pri tio, kie estis sepultita la reĝo mem, oni memkompreneble diskutas.

Rimarkindaj estas ankaŭ monumentaj sasanidaj reliefoj, precipe "historia" reliefo de reĝo Ŝapuro la 1-a el la 3-a jarcento. Estas bildigitaj sur ĝi krom la reĝo ankaŭ romiaj imperiestroj Valeriano kaj Philippus Arabs, el kiuj Ŝapuro militkaptis la unuan kaj la alian li devigis por pagi tributon. En fono staras frunta reprezentanto de zaratuŝtra "ŝtata" eklezio, pastro Kartiro. Ankaŭ reĝoj Ardaŝiro la 1-a, Bahramo la 2-a, Narso kaj kelkaj pluaj (identigo estas parte disputebla) ĉi lasis "siajn" reliefojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Matheson, Sylvia A.: Persien. Ein archäologischer Führer, Stuttgart 1980, s. 293–299.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]