Nakovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nakovo troviĝas en (verda) Municipo Kikinda en Serbio
Mapo pri municipo Kikinda
Ortodoksa preĝejo en Nakovo

Nakovo, serbe Наково, germane Nakodorf, hungare Nákófalva estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Norda Banato, en municipo de Kikinda.

Bazaj informoj

Situo

Nakovo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Rumanio-Kikinda, laŭ la rumana landlimo (kontraŭe estas Comlosu Mare). Inter ili limpasejo funkcias.

Historio

En 1799 oni trovis tie trezorojn de avaroj. Dum la mezepoko la vilaĝo nomiĝis "Szöllős", kiu hungare signifas: vinberejo. La turkoj faris senhoma la vilaĝon en la 18-a jarcento. Ekde 1782 la kampoj apartenis al grekaj fratoj "Nako". Post 2 jaroj 50 loĝdomoj konstruiĝis por la alvenantaj hungaroj. En 1790 germanoj kaj iomete francoj alvenis. Ekde 1876 ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Nakovo 2419 homoj, (2301 serboj (95 %), 46 jugoslavianoj, 19 hungaroj kaj aliaj).

Vidindaĵoj

Vidu ankaŭ