Nalĉik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nalĉik
administra dividaĵo de Rusio • urbo • urbego • fortreso • sloboda • ĉefurbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 360000–360051 • 360000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 265 162  (2017) [+]
Loĝdenso 3 958 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 29′ N, 43° 37′ O (mapo)43.48333333333343.616666666667Koordinatoj: 43° 29′ N, 43° 37′ O (mapo) [+]
Alto 512 m [+]
Areo 67 km² (6 700 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Nalĉik (Rusio)
Nalĉik (Rusio)
DEC
Nalĉik
Nalĉik
Situo de Nalĉik

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nalchik [+]
vdr

Nalĉik estas urbo en Norda Kaŭkazio, ĉefurbo de Kabardio-Balkario. La urbonomo venas de la rivernomo Nalĉik — la rivero Nalĉik (baseno de Terek) trafluas la tutan urbon.

  • Areo de la urbo estas 131 km².
  • Loĝantaro:
    • En 1959 — 88 mil personoj;
    • En 2002 — 274.974 personoj.

La fakta loĝantaro eble superas 300 mil pro la multaj satelitaj urbetoj kaj vilaĝoj ĉirkaŭ Nalĉik.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 83401.

La urbo estis fondita en jaro 1743, kvankam oficiala jaro de fondo estas 1822 - jaro de fondo tie de rusia fortikaĵo.

Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1921.

La interurba telefona kodo estas 86622, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 43° 29′ N 43° 37′ O / 43.483 °N, 43.617 °O / 43.483; 43.617 (mapo)Koordinatoj: 43° 29′ N 43° 37′ O / 43.483 °N, 43.617 °O / 43.483; 43.617 (mapo).

La urbo estas je alto ĉirkaŭ 500 m de la nivelo de maro), ĉe rivero Nalĉik (Нальчик) (baseno de rivero Terek (Терек)).

En la urbo estas fervoja stacio kaj flughaveno.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Dum la Dua Mondmilito la urbo estis okupita de nazioj inter la 28-a de oktobro 1942 kaj la 3-a de januaro 1943. La urbo estis multe damaĝita rezulte de bataloj.

Atako en oktobro 2005[redakti | redakti fonton]

La 13-an de oktobro 2005, matene, en Nalĉik okazis aro de armitaj atakoj al polic-stacioj, flughaveno kaj aliaj gravaj objektoj. La atakojn organizis ekstrem-islamistaj grupoj. Plejparto de la atakoj estis sukcese rebatitaj, tamen ĉ. eble 100 homoj mortis, dum Kabard-Balkario kredeble porlonge perdis sian renomon de la plej paca regiono en Nord-Kaŭkazio.

Laŭ anticipa datumo, en la atako al Nalĉik partoprenis ĉirkaŭ 300 bandanoj.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Nalĉik naskiĝis Ismail Musukajev, luktisto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]