Namba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Namba
prosperous area
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 34° 40′ N, 135° 30′ O (mapo)34.667222222222135.50027777778Koordinatoj: 34° 40′ N, 135° 30′ O (mapo) [+]
Namba (Japanio)
Namba (Japanio)
DEC
Namba
Namba
Situo de Namba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Namba, Osaka [+]
vdr

Namba (難波 Nanba?) estas distrikto de Osako, Japanio. Namba estas vidita, kvazaŭ la centro de Minami (Suda) parto de Osako. Ĝia nomo estas aliformado de la ĉirkaŭa kvartalo Naniwa. Namba estas pli konata kiel la ĉefa sudcentra fervojoterminalo de la urbo: Okcidenta Japana Fervoja Kompanio, Kintetsu, Nankai Fervojo, kaj tri linioj de la Osaka Municipala Subtertrajno havas staciojn tie.

Kelkaj el la plej famaj bildoj de Osako, krom Gliko-man kaj la Giganta Krabo, estas ĉirkaŭ la kanalo Dōtonbori en Namba. Namba ankaŭ estas konata kiel amuziga distrikto, kaj havas kelkajn el la plej popularaj drinkejoj, restoracioj, noktokluboj, vidludejoj, kaj paĉinkejoj de la urbo. La loko estas ankaŭ konata kiel vendloko, kun la Takashimaya bazaro (por pli malnovaj stiloj) kaj la subtera Namba Urbo bazaro (por pli novaj stiloj).

Namba lokiĝas en la kvartaloj Chūō kaj Naniwa.