Namibio
Namibio estas ŝtato en Sud-Okcidenta Afriko, situanta inter Angolo, Zambio, Bocvano, Sudafriko kaj la Atlantika Oceano.
La nomo de la ŝtato estas derivita de la dezerto Namibo, kiu okupas la tutan marbordan spacon de la lando. Ĝin oni elektis je la sendependiĝo kiel neŭtralan nomon, por ne malkontentigi iun el la multnombraj etnoj de la lando.
Pro la sama politika kaŭzo oni decidis kontraŭ la ĝistiamaj administraj lingvoj kaj elektis anstataŭe la anglan lingvon, kiun multaj pliaĝuloj, precipe en la nordo de la lando, ne regas. La plej multaj namibianoj parolas krom sia etna lingvo ankaŭ la afrikansan, kelkaj ankaŭ la germanan.
Nacia festotago estas la 21-a de marto, la tago de le sendependiĝo (1990).
Baza informo
- Landkodo: NA.
- E-nomo: Namibio.
- Nacia nomo: Namibia.
- Areo: 824.292 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Sam Nujoma (1990).
- Ĉefurbo: Vindhuko (125 mil).
- Loĝantaro: 1.545 mil (1995), inter ili ovamboj 76%, okavangoj 16%.
- Ŝtatlingvo: afrikansa kaj angla.
- Eksporto: diamanto, uranio, fiŝa kaj vianda produktoj.
- Pokapa GNP: 2.000 $.
- Historio: de 1884 kolonio de Germanio (hereroj) , de 1920 - teritorio sub administrado de Sud-Afrika respubliko. En 1990 ĝi fariĝis suverena ŝtato.
Geografio
Loĝantaro
Eksteraj rilatoj
Namibio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Bildaro
-
Kanjono Fish River
-
Naturreservejo Namibrand – Wolwedans
-
Centra Namibo, Montaro Erongo
-
Okavango ĉe Rundu
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Regierung von Namibia (germane)
- Offizielle Internetpräsenz der Botschaft der Republik Namibia in Deutschland (germane)
- Länderinformationen des Auswärtigen Amtes zu Namibia (germane)
- Namibia Library of Dr. Klaus Dierks (germane)
- Namibia Tourism Board, Hauptgeschäftsstelle Windhoek – Landes- und Reiseinformationen (germane)
- Sammlung der Deutschen Kolonialgesellschaft DKG (germane)
- angle Namibio (The Encyclopedia of Earth)
|
|