Nana betulo
Nana betulo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La nana betulo [1] (Betula nana) estas betulospecio el la familio de la betulacoj, precipe trovata en la arktaj tundroj.
Priskribo
Ĝi estas arbedo kiu altas ĝis 1-1,2 metrojn. La arboŝelo ne senŝeliĝas; ĝi estas brilante ruĝ-kuprokolora [2]. La folioj estas rondaj, kun diametro de 6-20 mm kaj krude segildentaj folirandoj. Ili ruĝiĝas aŭtune. La amentoj estas starigantaj, longas 5-15 mm kaj larĝas 4-10 mm.
Disvastiĝo
Tiu holarktisa specio estas indiĝena en arktaj kaj mezvarmaj regionoj de norda Eŭropo, norda Azio kaj norda Nordameriko kaj ĝi vegetas ĉe variaj cirkonstancoj. Ĝi estas trovebla en Gronlando. Ekstere de ekstreme nordaj areoj, ĝi kutime nur troviĝas en montaroj super 300 m, ĝis 835 m en Skotujo kaj ĝis 2 200 m en Alpoj. Ĝia orienta areala limo estas je Svalbardo, kie ĝi estas limigita de varmaj ejoj.
Ekologio
Estas du subspecioj :
- Betula nana subsp. nana. Kanado (Bafina Insulo), Gronlando, norda Eŭropo (suden, en Alpoj je altaj altitudoj), nordokcidenta Azio. Junaj ŝosoj estas harkovritaj, sed senrezinaj; la folioj estas pli longaj (ĝis 20 mm), kutime tiel longaj kiel larĝaj.
- Betula nana subsp. exilis. Nordorienta Azio, norda Nordameriko (Alasko, Kanado oriente ĝis Nunavut). La junaj ŝosoj estas senharaj aŭ kun nur disaj haroj, sed rezine ĉirkaŭkovritaj; la folioj estas pli mallongaj (ne super longeco de 12 mm), ofte pli larĝaj ol longaj.
Vidu ankaŭ
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- angle Specia profilo
- angle Referenca listo
- angle Flaŭro de Nordameriko : Betula nana
- angle Arealo de Betula nana
- ↑ Plantolisto "Pilger"
- ↑ Ewing, Susan 1996 : The Great Alaska Nature Factbook, Alaska Northwest Books, Portland angle