Nana botaŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nana botaŭro
Nana botaŭro
Nana botaŭro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Ixobrychus
Specio: I. sturmii
Ixobrychus sturmii
(Wagler, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Flave: reproduktejoj; verde: la tutan jaron.
Flave: reproduktejoj; verde: la tutan jaron.
Flave: reproduktejoj; verde: la tutan jaron.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nana botaŭro (Ixobrychus sturmii) estas malgranda specio de birdo de la ardeo familio de Ardeedoj kiu loĝas en Afriko.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en plej granda parto de subsahara Afriko nome en Angolo, Benino, Bocvano, Burkino, Burundio, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Etiopio, Gabono, Gambio, Ganao, Gvineo, Kenjo, Liberio, Malavio, Malio, Maŭritanio, Mozambiko, Namibio, Niĝero, Niĝerio, Ruando, Senegalio, Sieraleono, Somalio, Sudafriko, Sudano, Tanzanio, Togolando, Ugando, Zambio, kaj Zimbabvo. Estis foje spektadoj en Hispanio (Kanarioj) kaj eĉ en Francio. En Sudafriko kaj Mozambiko (plej sudaj teritorioj) ili nur reproduktiĝas kaj poste vintras iom pli norde.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri membro de la genro Ixobrychus kiu enhavas multajn el plej malgrandaj ardeoj en la mondo. Pri registrita longo, temas pri el 25 al 30 cm, nome eble plej malgranda specio de ardeo.[1][2] Ties pezo estas simila al aliaj specioj de la genro Ixobrychus, registre el 60 al 150 g, averaĝe 75-110 g.[3] La enverguro registrite averaĝas 45 al 50 cm. La masklo havas malhelan ardezgrizajn kapon kaj kolon, kun longecaj kapo- kaj kol-plumoj. La beko estas malhela ĝenerale, nigra al al malhelverda pinte kaj flava en suba makzelo. La bridoj kaj ĉirkaŭokula haŭtaĵo estas bluecaj al flavecverdaj kaj la irisoj estas ruĝecbrunaj al malhelruĝaj. La dorso, supraj flugiloj kaj aliaj supraj partoj estas malhelaj ardezgrizaj. Ties gorĝo kaj supra brusto estas hele sablokoloraj, kaj malheliĝas al flavecbruna en ventro, tre striece nigre. La kruroj kaj piedoj estas verdecflavaj antaŭe kaj flavaj malantaŭe. Dum pariĝado kruroj kaj piedoj turniĝas briloranĝaj. La ino estas pli pala, kun pli ruĝeca nuanco en ventro kaj flavaj irisoj. Nematurulo estas pli sablokolora kaj pala versio ol plenkreskulo. Ĝi distingiĝas el la Nigra botaŭro de Azio pro siaj strieca ventro, malhelaj koltufoj, pli mallonga beko kaj multe pli malgrando. Ĝi distingiĝas el la Verda ardeo kaj el la Striardeo pro sia malgrando kaj malrapida flugmaniero, siaj palaj kaj tre striecaj subaj partoj, kaj siaj uniforme (ne striecaj) supraj partoj.[2]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Temas pri migranta specio ene de Afriko, ĉefe en plejaj nordo kaj sudo. Movoj de ekvatoraj birdoj estas malpli klaraj. Birdoj loĝas en Sudafriko en la humida sezono el novembro al aprilo. En la seka sezono, birdoj el kaj nordo kaj sudo migras al ekvatoro (Brown et al. 1982). Tiu specio vagadas for de siaj kutimaj teritorioj, inklude pli sude en Sudafrikon (Ingram 1998), Kanarioj kaj eĉ Francio.[2]

Nanaj botaŭroj manĝas solecaj aŭ en paroj, ĉasante nokte kaj, ĉefe se nubas, ankaŭ dumtage. Tion ĝi faras silente kaj kaŝeme stare kaj piedire malrapide. Tiu ĉiutaga kutimaro koincidas kun ranodisponeblo (Tarboton 1980, Hustler kaj Williamson 1985). Nanaj botaŭroj foje preferas ŝtelpasi tra vegetaĵaro kaj kareksoj pli ol grimpi aŭ ripozi sur tiuj. Kaze de ĝenado ili staras ĉe la akvobordo laŭ troigita versio de la kutima botaŭra sinteno aŭ ĝi ofte ekflugas al arboj moviĝante nur mallongajn distancojn. Ŝajne individuoj defendas manĝoteritorion, kaj ties uzado de antaŭena memmontrado estis priskribata de Riddell (1987). Insektoj, kiaj akridoj kaj akvocimoj, araneoj, malgrandaj fiŝetoj, kraboj, helikoj kaj ranoj formas la ĉefajn erojn de ties dieto. Lokaj populacioj specialiĝas en akridoj kaj ranoj, kaj povas profiti la sezonan predodisponeblon kia de ranoj dum la senfiŝaj sezonaj truoj [2]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono estas tre varia laŭ geografio. Ili nestumas ĉefe dum la pluvsezono, sed en kelkaj lokoj en la komenco de la seka sezono. Nestumado ekas septembre en Senegalio, julie en Sieraleono kaj Ganao, aŭguste-oktobre en Malio, decembre-januare en la Demokratia Respubliko Kongo, maje–junie en Kenjo, januare-marte kaj septembre-oktobre en Zimbabvo, februare-marte en Namibio, kaj januare-aprile kaj septembre–decembre en Sudafriko.

Ili nestumas laŭlonge de la bordoj de inundaj ebenaĵoj, kutime kiam akvo inundas la arbarojn. Ili ŝajne preferas vegetaĵaron de arbustaro kie ili nestumas solece aŭ en malgrandaj grupoj. Kvankam ne kutime, ili estis vidataj nestumantaj ĉe la Ralardeo kaj ĉe la Ruĝventra ralardeo. La nesto estas platformo el bastonetoj kovrita de malfajna herbaro, 23 x 38 cm larĝa kaj 7 cm profunda. La nesto estas situanta ĉe la centra trunko de arbo, sur branĉo aŭ en arbustoj superpendante la akvon, je alto de ĉirkaŭ 0.5–4 m super akvo. Ili ofte uzas dornajn arbustojn por nestumado. La Nanaj botaŭroj konstruas sian neston rapide (Tarboton 1980).

La pariĝada kutimaro de tiu specio ne estas konata. La ovoj estas blankaj. Kelkaj freŝaj ovoj estas nuance bluaj, sed tio foriras post kelkaj tagoj. La ovoj estas ĉirkaŭ 34 x 28 mm. La ovaro konsistas el 3–4 ovoj, kvankam la gamo estas de 2-5 ovoj. Kovado daŭras 18 tagojn kaj eĉ plue. Oni ne registris nestojn kun nesinkronie eloviĝintaj junuloj, tiele eble kovado komencas post la lasta ovodemeto.

Oni nutras la junulojn per regurgitado, tipe vespere. Ili disvolviĝas rapide kaj la sepan tagon okazas elnestiĝo kaxe de ĝenado, sed revenas. Post plumokovro ili vagadas amplekse. Ripoze sur branĉo, ili adoptas la tipan botaŭran sintenon, kio malhelpas ties vidon. Laŭ unu studo nur 69% el ovoj eloviĝis.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Newman's Birds of Southern Africa de Kenneth Newman. Struik Publisher (2002), ISBN 1-86872-735-1
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-06-07. Alirita 2012-09-14.
  3. [1][rompita ligilo]- Atlas of Bird Migration

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]