Nancy Fontannaz
Nancy Fontannaz | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Svislando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Nancy FONTANNAZ estas svisa esperantistino, membro de Svisa Esperanto-Societo (SES), ŝi vivas en Pully (VD) apud Laŭzano.
Ŝi estas daŭra kunlaboranto de Claude Gacond en CDELI, okupiĝanta ĉefe pri la perkoresponda kurso por franclingvanoj.
Nancy Fontannaz aktivas ankaŭ en la Laŭzana Esperanto-Societo kaj membras en la Grupo de Etoy, sub gvido de Elisabeth de Mestral, ĥoro kantanta esperantigitajn romandajn k tutmondajn popolkantojn.
Foje ŝi partoprenis E- renkontiĝojn en Germanio.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Studsabatoj CDELI, La Chaux-de-Fonds, Svislando
- Laŭzana Esperanto-Societo[rompita ligilo]