Nano-elefantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bornea nanoelefanto

Nanoelefantoj estas nomo por aro de formortintaj malgrandaj formoj de Elefantoj, kiuj vivis ĝis la glaciepoko sur kelkaj insuloj.

Oni spekulacias ankaŭ pri ekzisto de nanoelefantoj en la afrika arbaro.

Insulaj nanoelefantoj[redakti | redakti fonton]

Skeleto de Kreta nanoelefanto (Elephas cretensis)

La eta varianto estas adaptado al la kondiĉoj sur insuloj.

  • malgranda vivtereno
  • malmultaj manĝaĵoj
  • neekzisto de rabobestoj

Ekzemple la mamutoj (Mammuthus) kaj Stegodonoj produktis nanoformojn sur insuloj. La lanohara mamuto (Mammuthus primigenius) evoluis insulan varianton sur la Vrangela Insulo de Siberio. Ties lastaj ekzempleroj postvivis ĝis ĉirkaŭ 4000 jaroj, do longe post kiam la mamuto formortis sur la kontinento. Sur kelkaj mediteraneaj insuloj evoluiiĝis samtempe kun la nanoelefantoj nanovariantoj de hipopotamoj kiel Hippopotamus melitensis.

Tiaj formoj estas sensisensivaj kontraŭ ŝanĝoj de la medio, naturkatastofoj aŭ influoj de homoj.

Nanoelefantoj en sudorienta Azio[redakti | redakti fonton]

Sur la insulo Sulawesi, antaŭe nomita Celebes, vivis Elephas celebensis. Ĉiuj tiuj specoj vivantaj sur malgrandaj insuloj formortis. Nun vivanta speco de Borneaj nanoelefantoj (Elephas maximus borneensis) estas subspecio de la azia elefanto Elephas maximus.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jordi Augusti: Mammoths, Sabertooths and Hominids 65 Million Years of Mammalian Evolution in Europe. Columbia University Press, New York NY u. a. 2002, ISBN 0-231-11640-3 en angla
  • Erich Thenius: Grundzüge der Faunen- und Verbreitungsgeschichte der Säugetiere. Gustav Fischer, Stuttgart 1980, ISBN 3-437-30312-0 en germana
  • Harald Gebhardt und Mario Ludwig: Von Drachen, Yetis und Vampiren - Fabeltieren auf der Spur. BLV-Verlag, München, 2005, ISBN 3-405-16679-9 en germana