Ĝermolisto de bulgaraj esperantistoj
Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de bulgaraj esperantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de bulgaraj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de bulgaraj esperantistoj
Enhavo |
A [redakti]
Neli Abaĝieva [redakti]
Neli ABAĜIEVA (naskiĝis en 1922), bulgara aktivulino, iama delegito pri flegado, forpasis la 9-an de junio 1997 en Sofio.
Maria Angelova [redakti]
Maria ANGELOVA (naskiĝis en 1925, mortis la 12-an de decembro 1999 en Sofio) estis bulgara esperantistino kaj aŭtorino de la poemaro Kien ni iras (1991).
Miĥail Arnaudov [redakti]
EdE-A > Miĥail ARNAUDOV
Miĥail ARNAUDOV, bulgaro, d-ro, universitata profesoro de literaturo. Prezidis publikan kunvenon dum propaganda Esperanto-semajno en Sofio en 1924 kaj faris paroladon pri Esperanto.
Boris Atanasov [redakti]
Boris ATANASOV (naskiĝis 1927 - mortis en decembro 1993) estis UEA-fakdelegito pri juro en Bankja (Bulgario) kaj prezidanto de la loka societo.
B [redakti]
Jaakov Beĥar [redakti]
Jaakov BEĤAR (naskiĝis 1904 - mortis 1993) estis Esperanto-aktivulo en sia naskiĝurbo Pazarĝik (Bulgario) kaj poste en Israelo, prezidinto de E-Ligo en Israelo.
Petko Bonev [redakti]
Petko BONEV (1921-1999), malnova membro, longtempe delegito en Stara Zagora (Bulgario) kaj fakdelegito pri turismo, gastigado kaj kemio, eks-estrarano de Bulgara E-Asocio, forpasis je la 24-a de septembro.
C [redakti]
Ĉ [redakti]
D [redakti]
Metodi Ivanov Dimitrov [redakti]
Metodi IVANOV DIMITROV naskiĝis en 1921, prezidinto de la Esperanto-societo Radio en Pazarĝik (Bulgario), mortis la 9-an de oktobro 1998.
E [redakti]
F [redakti]
G [redakti]
Dimitr Gavrijski [redakti]
Dimitr GAVRIJSKI, bulgaro, d-ro, publicisto kaj oratoro. Nask. en 187a en v. Gradiŝte, Sevlievsko, loĝas en Sofia. Verkis kaj eldonis broŝuron bulgare: "E venkos la mondon" kaj paroladis pri E. Enkondukis E-n en sia komerca gimnazio.
Ĝ [redakti]
H [redakti]
Ĥ [redakti]
Simeon St. Ĥesapĉiev [redakti]
Simeon St. ĤESAPĈIEV (naskiĝis la 16-an de aprilo 1910 en Sevlievo) estas bulgara esperantisto. Li studis slavan filologion. Li estis redaktisto de Bulgara Esperantisto dum 1931-1933. Multaj paroladoj, precipe en gimnaziaj rondoj. Prilingvaj artikoloj.
I [redakti]
J [redakti]
Jordan Jordanov [redakti]
Jordan JORDANOV (naskiĝis en 1928 - mortis komence de aŭgusto 1992 en Sofio) estis fondinto de la Internacia Esperanta Kursejo en Pisanica (Bulgario) kaj prezidis Esperanto-societon en Sofio.
Ĵ [redakti]
K [redakti]
Teodor Kanev [redakti]
Teodor KANEV, bulgaro, sekr. de la komerco-industria ĉambro en Sofia. Nask. 1 marto 1881 en Kalofer, loĝas en Sofia. Trad. de lernolibro de Cart. En 1911 transiris al Ido, en 1922-23 provis organizi Ido-movadon; sen daŭra sukceso.
Rajna Kasabova [redakti]
Rajna KASABOVA (naskiĝis 1900 - mortis komence de aprilo 1993 en Sumen, Bulgario) estis UEA-fakdelegitino pri instruado kaj turismo.
Ivan Kirĉev [redakti]
Ivan KIRĈEV ( 1923-1999) mortis la 29-an de aprilo en Razgrad (Bulgario). Fondinto kaj prezidanto de la E-ista Domo de Kulturo en Razgrad, li estis honora membro kaj eks-estrarano de Bulgara E-Asocio, iama delegito de UEA kaj honora urbano de Razgrad - interalie pro siaj meritoj pri Esperanto.
Nano Kjuĉukov [redakti]
Nano KJUĈUKOV (naskiĝis en 1919; forpasis en 1999 en Sofio) estis bulgara esperantisto. Li servis kiel estrarano (1964-74) kaj vicprezidanto (1975-88) de Bulgara Esperanto-Asocio, kaj LKK-vicestro de du Universalaj Kongresoj (Sofio, 1963 kaj Varna, 1978).
Panajot Kolev [redakti]
Panajot KOLEV, bulgaro, liberprofesiulo. Nask. en 1892 en Sofia, loĝas samloke gvidis multajn kursojn. Unua lektoro de E en la ŝtata blindula instituto en Sofia. Organizis la laboristan E-movadon en B.
L [redakti]
Tinka Lakova [redakti]
Tinka LAKOVA naskiĝis en 1907, honora membro de Bulgara Esperanto-Asocio kaj gvidinto de ties Virina Sekcio, parolistino de la iamaj Esperanto-elsendoj de Bulgara Radio, mortis decembre 1995 en Sofio.
Lalju C. Lalev [redakti]
Lalju C. LALEV (naskiĝis 1922 - mortis la 8-an de februaro en Trojan, Bulgario) estis iama UEA- delegito.
M [redakti]
Ĥristo Manolov [redakti]
Ĥristo MANOLOV (1915 – 23-a de novembro 2001) estis bulgara esperantisto kaj fondinto de E-societo "Ĥristo Kozlev" en Polski Trambeŝ, Bulgario, instruisto, membro de BES kaj MEM.
Stefan Mladenov [redakti]
Stefan MLADENOV, d-ro, bulgaro, univ. prof. de kompara lingvistiko. Amiko de la int. lingva movado, speciale de E kaj skribis artikolojn pri ĝi.
N [redakti]
Aleksander Nakov [redakti]
Aleksander Nakov, naskiĝis la 1an de aŭgusto 1919 en Kosaĉa, regiono Pernik. En sia junaĝo li laboris kiel ministo en Pernik. En 1937 li iĝis anarkisto kaj komencis sian agadon en tiu movado kaj per esperanto. Li estis malliberigita de la faŝisma ŝtato en 1941 kaj de la komunisma reĝimo en 1948. Li membras en Bulgara Esperanto Asocio kaj kunlaboris kun la revuo Bulgara Esperantisto.
Georgi Nikolov [redakti]
Georgi NIKOLOV, bulgaro, ĝardenisto-pejzaĝisto. Naskiĝis en la 7-a de januaro 1883 en Sofia, loĝis samloke. Kunredaktanto de ,Unua Paĝo', 1904-1906, kaj aginto ĉefe en la unuaj jaroj de la 20-a jarcento.
Nikola Nikolov [redakti]
Nikola NIKOLOV (1926 - mortis la 29-an de oktobro 1992 en Sofio, Bulgario) estis dumviva UEA-membro, fakdelegito pri turismo. Lia merito estas la konstruo de Domo Esperanto en la montaro Vitoŝa.
O [redakti]
P [redakti]
Metodi D. Panĉev [redakti]
Metodi D. PANĈEV (naskiĝis en 1911; mortis la 25-an de aŭgusto 1991 en Sofio) estis dumviva membro de UEA.
Ilia Silvestriev Petkov [redakti]
Ilia Silvestriev PETKOV (mortis 78-jara la 26-an de julio 1959 en Sofio) estis bulgara esperantisto en Kolarovgrad, pioniro kaj fondinto de la loka Esperanto-Societo "Vekiĝo".
Aristo Popov [redakti]
Aristo POPOV,[1] bulgaro, instr. en vilaĝo Dolna Orjaĥovica. Nask. 17 apr. 1870 en D. O. Aktivulo de ĉ. 1897. Lernolibro, artikoloj, paroladoj.
el EdE-P
Ĥristo Popov [redakti]
Ĥristo POPOV[1] estis unu el la pioniroj de Esperanto en Bulgario. Li estis instruísto en vilaĝo Gorna Orjahovica, kaj fariĝis aŭtoro de lernolibro, aperinta en 1895. Kune kun Georgi Oreskov, li verkis la libron "Plena manokonduko por ellerno de la internacia lingvo Esperanto" eldonita en 1900.
Q [redakti]
R [redakti]
S [redakti]
Ŝ [redakti]
Ivan Ŝivarov [redakti]
Ivan ŜIVAROV (naskiĝis 1901 - mortis la 22-an de aprilo 1993 en Plovdiv) estis honora membro de Bulgara Esperanto-Asocio, kursgvidinto, redaktoro de dulingva informbulteno, aŭtoro de artikoloj kaj de la libreto Mia trezorejo (1986).
T [redakti]
Ivan Tanev Peev [redakti]
Ivan TANEV PEEV (1921-1994 ), vicprezidanto de Bulgara E-Asocio, prezidanto de unu el la E-societoj en Sofio, mortis la 20-an de oktobro.
Angel Todorov [redakti]
Angel TODOROV, UEA-komitatano (1978-89) kaj ĉefdelegito de Bulgario (1983-87), estrarano de Monda Turismo, forpasis la 21-an de aŭgusto.