Nanosolar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nanosolar estas evoluiga firmao de sunenergia teknologio, kun sidejo en Palo Alto. La entrepreno startis en 2002 kaj kolektis monon de investistoj kiel Benchmark Capital, MDV, Larry Page kaj Sergey Brin.

Teknologio[redakti | redakti fonton]

La kompanio uzas kupran indiuman galian diselenidon – kiu povas atingi efikon de 19.5% - por konstrui maldik-tavolajn sunĉelojn. Oni surmetas la diselenidon per printada teknologio, plej ofte sur rustorezista ŝtalo.

Laŭ kalkuloj de la firmao, la energioproduktaj kostoj estas ĉ. 1/10-1/5-onaj kompare al la industriaj kostoj (je kilovato).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]