Nansen-botelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usona maristo kun Nansen-botelo enmane.

Nansen-botelo estas aparato por akiri specimenon de marakvo el specifa akvotavolo kun certa profundeco. Ĝi estis skizita en 1910 de la esploristo Fridtjof Nansen kaj plueevoluigita de Shale Niskin.

La kutima Nansen-botelo estas metala cilindro kun volumeno de 1,25 litroj kaj havas valvojn ĉe ambaŭ flankoj. Oni mergas la botelon kun malfermitaj valvoj per vinĉo ĝis difinita profundeco. Poste oni glitfaligas la pezilon (alie nomatan „mesaĝanto”) laŭ la vinĉokablo. Pro ties bato kontraŭ la botelon la supra parto de la Nansen-botelo liberiĝas de la kablo kaj la botelo turniĝas surkapen. Dum tio la valvoj fermiĝas tiel ke la akvospecimeno restas kaptita en la interno de la botelo. Oni ĝenerale fiksas termometron en la botelo por registri temperaturon kaj akvopremon. Oni ofte mergaas plurajn botelojn.

La Nansen-botelon hodiaŭ jam tute anstataŭis la Niskin-botelo, ellaborita de Shale Niskin en marto de 1966. Ĝi estas el plasto, malfermita ĉe ambaŭ finoj kun fermiloj.