Nanto (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nanto (franclingve Nantes ['nãt], bretonlingve Naoned ['naõnet], galolingve Nauntt) en okcidenta Francio estas la ĉef-urbo de la administra regiono Luarlandoj kaj de la departemento Loire-Atlantique. Nanto estas ankaŭ historie parto de la apuda regiono Bretonio.

Loĝantaro: 277 728 en la urbo mem kaj 674 120 kun la ĉirkaŭaĵo (1999).

Universitato kaj diversaj inĝenier-lernejoj.

Arto kaj historio

Muzeo pri Jules Verne

Kastelo de la Dukoj de Bretonio (13-a jarcento), Katedralo (11-a jarcento), muzeoj: belarta muzeo, muzeo pri natura historio, muzeo pri Jules Verne, kiu naskiĝis en Nanto.

Vidu ankaŭ