Naomi Klein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Naomi Klein en Berlino, Oktobro 2007.

Naomi KLEIN (n. 5-an de majo 1970, en Montrealo, Kebekio) estas kanada verkistino, ĵurnalistino kaj kritikanto al la novliberalismo, bone konata pro siaj politikaj pensoj pri entreprena tutmondiĝo.

Naomi Klein studis anglistikon kaj filozofion ĉe la universitato de Toronto. Aktuale ŝi laboras kiel libera ĵurnalistino, interalie por la revuo Saturday Night, kaj verkas semajnan kolumnon por The Globe and Mail, kanada gazeto, kaj por la brita gazeto The Guardian.

Ŝi estas konsiderata unu el la plej gravaj proparolantoj de la kritikantoj al la novliberala tutmondigo. Ŝia furorlibro "No Logo!" (2000) konsideratas unua manifesto de la movado kontraŭ la novliberala tutmondigo. La Londona "Times" deklaris ŝin "la verŝajne plej influhava persono sub 35 jaroj".

Klein estas edziniĝinta kun la ĵurnalisto Avi Lewis kaj vivas en Toronto.

Familia Historio[redakti | redakti fonton]

La familio de Klein havas historion pri aktiveco, same kiel la familio de ŝia edzo.

Ŝia avo estis maldungita pro organizado de laboro en Disney en Usono. Ŝia patro Michael, kuracisto, rezistis la alvoko al la Vjetnama milito kaj membriĝis Physicians for Social Responsibility. Ŝia filmista patrino, Bonnie Sherr Klein, famiĝis pro sia kontraŭ-pornografio filmo, Not a Love Story.[1][2] Ŝia frato Seth estas la direktoro de la oficejo de British Columbia pri la Canadian Centre for Policy Alternatives. Ŝia bo-familio estas Michele Landsberg kaj Stephen Lewis, filo de David Lewis. Onklino edziniĝis Daniel Libeskind-n, la arkitekto.

Persona Historio[redakti | redakti fonton]

La verkado de Klein komenciĝis frue, per kontribuaĵoj al The Varsity, la studenta ĵurnalo de la Universitato de Toronto, kie ŝi laboris kiel ĉef-redaktistino. Ŝi aliĝis al feminismo pro la masakro de la Montreala Politekniko en 1989.

En 2000, Klein publikis sian plej faman libron No Logo, kiu fariĝis manifesto favore al la kontraŭ-tutmondiĝa movado. Unu monaton antaŭ la publikigo, tiu movado fermis la Ministerian Konferencon de la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK), en 1999. La libro kritikas konsum-kulturon, eksplikante la operacojn faritajn de grandaj entreprenoj. Tiuj entreprenoj, laŭ la aŭtorino, ofte eluzas laboristojn el la plej malriĉaj landoj de la mondo. Klein kritikis Nike en la libro kaj tial ĝi fariĝis unu el la unuaj publikaĵoj kiuj meritis respondon de la entrepreno.[3]

En 2002 Klein publikigis Fences and Windows, kolekton da artikoloj kaj paroladoj verkitaj de ŝi pro la kontraŭ-tutmondiĝa movado (la mono, kiun la libro enspezigis, estis donita al aktivismaj organizaĵoj tra la mondo pere de la Fences and Windows Fonduso). Klein ankaŭ kontribuas al The Nation, In These Times, Canada's The Globe and Mail, This Magazine, kaj The Guardian.

Ŝi daŭrigas sian verkadon kaj verkas pri kelkaj temoj, kiel la Iraka milito. En Septembro 2004, ŝi verkis artikolon al Harper's Magazine nomita "Baghdad Year Zero: Pillaging Iraq in pursuit of a neocon utopia",[4] ŝi diras ke, kontraŭe al la popolaj kredoj kaj kritikoj, la registaro de Bush havis ja post-invadajn planojn por Irako, kiuj celis krei libermerkatan ekonomion. Ŝi malkovras planojn, kiuj permesas al eksterlandanoj forprenis riĉaĵojn el Irako.

En 2004 Klein kaj ŝia edzo Avi Lewis lanĉis dokumentan filmon sub la titolo The Take, pri fabrikaj laboristoj en Argentino, kiju kontrolis fermitan fabrikon por daŭrigi ĝian produktadon, kreante laboran kolektivon. La unua afrika prezento de la filmo okazis en la Kennedy Road setlejo en Sud-Afrika urbo Durban, kie komenciĝis la movado Abahlali baseMjondolo.

En Oktobro 2005, Klein estis en la 11a loko en The 2005 Global Intellectuals Poll - listo de la 100 plej gravaj intelektuloj farita de la revuo Prospect [5] kune de la revuo Foreign Policy. Ŝi estis la plej alt-nivela virino en la listo. .[6]

La tria libro de Naomi Klein, The Shock Doctrine: The Rise of Disaster Capitalism, estis publikigita la 4an de septembro 2007. La libro unue parolas pri la tortur-gvidlibro de CIA, eksplikante procedon, kiun ŝi nomas afekcio (shock), kiu konsistas je la infanigo de malliberuloj pere de forta torturo. Tiu vorto "afekcio" estas utiligata en la tuta libro kiel metaforo por ĉia krizo – naturaj katastrofoj, militoj, terorismas atencoj - kiuj, pro la psikologia afekcio, kiun ili kaŭzas, permesas ke politikistoj lanĉu ekonomiajn reformojn, kiujn ŝi nomis "ekonomiaj afekcioj". Kritiko de Milton Friedman el Chicago School (Skolo de Chicago) kaj de kapitalismo laissez-faire estas analizata kun uzo - kiel ekzemploj - de la Indonezio de Suharto, en 1965, kaj la Ĉilio de Pinochet, 1973, inter aliaj, komparante ilin al tio, kio okazas en la nuntempo.

Verkaĵoj kaj Intervjuoj[redakti | redakti fonton]

Favoraj verkaĵoj pri Klein (en la angla)[redakti | redakti fonton]

Kritikoj al Klein (en la angla)[redakti | redakti fonton]

Verkoj (en la germana)[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. reĝisoro: Bonnie Klein, produktisto: National Film Board of Canada, titolo: Not a Love Story: A Motion Picture About Pornography
  2. "Not a Love Story: The film and the debate", Lisa Di Caprio la 30-an de marto 1985, paĝoj 39-42 de ĵurnalo "Jump Cut", vidita je 2007-09-09
  3. Nike's response to No Logo (2000-03-08). arkivita el la originalo je 2001-06-18.
  4. Baghdad year zero: Pillaging Iraq in pursuit of a neocon utopia. Harper's Magazine (September 2004). Alirita 2007-09-09.
  5. Prospect Magazine List of Top 100 Public Intellectuals. Prospect Magazine. Alirita 2007-09-09.
  6. (November 2005)Global public intellectuals poll. Prospect Magazine.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]