Napoléon Bonaparte

El Vikipedio

(Alidirektita el Napoleon Bonaparte)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikicitaro enhavas citaĵojn por tiu ĉi artikolo.
Napoléon Bonaparte

Napoléon Bonaparte aŭ esperantlingve Napoleono Bonaparto (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1769 en Ajaccio, Korsiko; mortis en la brita kolonio Saint Helena la 5-an de majo 1821) regis Francion de la fino de 1799, sub titolo unue de "Unua Konsulo", kaj poste Imperiestro de la Francoj de 1804 ĝis 1815 sub nomo Napoleono la 1-a. Li konkeris aŭ tenis sub sia hegemonio la plej grandan parton de Eŭropo. Li iniciatis la dinastion Bonaparte.

En la itala li nomiĝis Napoleone Buonaparte, en la korsika NabolioneNabulione. Li estis filo de nobeloj. Li estis edukita en Francio kiam 9-jara. Napoleone (pliposte nomiĝos Napoléon Bonaparte) eklernis francan kiam 10-jara. Li ĉiam parolis kun itala akcento. Li studis la militarton por iĝi artileria oficiro en militista lernejo de Brienne. Kiam la ŝipo La Pérouse pretiĝis iri surmaren en sia esplora vojaĝo, li kandidatiĝis por partopreni, sed estis rifuzita. Se li estus akceptita, la historio estus malsama, ĉar neniu revenis viva de tiu vojaĝo...

Napoléon estis oficiro en franca armeo en la komenco de la Franca Revolucio. Napoléon unuafoje famiĝis, kiam li venkis la anglojn en Toulon. Lia dua ŝanco estis la eventoj konitaj laŭ la monato en la franca respublika kalendaro kiel "Vendémiaire", kiam li savis la Direktoraron kanonpafante kontraŭ la reĝismanoj sur la ŝtuparo de kirko Saint-Roch. Tiel li iĝis favorita de la tiamaj mastroj de la respubliko, kaj estris la francan revolucian armeon por militiro al Italio. Liaj ĉefaj venkoj tiam estis Marengo, kaj Batalo de Lodi, kie Napoléon venkis Aŭstrion. Dum tiuj bataloj, Napoléon komandis artilerion kaj ricevis la kromnomon La Malgranda Kaporalo.

En 1798, Napoléon iris ataki Egiption, cele dehaki Brition de Hindio. Multaj sciencistoj, artistoj, historiistoj, ktp. akompanis lin, kaj komencis studi detale la civilizon de Antikva Egiptio. Dum tiu militiro estis malkovrita la estonte gravega Rozeta ŝtono.

En 1814, Napoléon malvenkis en Batalo de Leipzig, kaj la aliancitaj eŭropaj reĝaj potencoj kaptis Parizon. Napoléon abdikis kaj estis ekzilita en insulo Elba. En Elba, Napoléon lasis regi la insulon de unu reĝlando. Tamen, post pluraj monatoj, Napoléon eskapis, atingis la francan marbordon en Fréjus; li unue ŝajnis sen forto kaj aventurema, sed ju pli li antaŭeniris al Parizo des pli la armeoj lanĉitaj kontraŭ li aniĝis al li kaj la gazetoj, kiuj unue anoncis lian faron per "La sanga monstro eliris el sia karcero" iom post iom ŝanĝis siajn titolojn, kaj fine anoncis: "La imperiestro estos morgaŭ en Parizo"! Tamen la eŭropaj potencoj, tiam kongresantaj en Vieno, tute ne intencis lasi lin repreni la povon en Francio, kaj milito ree ekis. Tiam baldaŭ vidiĝis, ke kontraŭ ĉiuj la aliancitaj potencoj li ne havis ŝancon, kaj post 100 tagoj da nova regado li devis rezigni post la Batalo de Waterloo, kie li fine malvenkis kontraŭ Duko de Wellington kaj prusa armeo. Li estis ekzilita jen al insulo en Atlantiko, Sankta Heleno.

Napoléon Bonaparte estas kavaliro de Ordeno de Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de Pola Respubliko.

[redakti] Frazoj

Citaĵo el li, tipa kaj ne miriga:

"En la revolucioj estas du specoj de homoj: tiuj, kiuj ilin faras, kaj tiuj, kiuj el ili profitas."

Alia, kiu povas mirigi de tia homo (kaj des pli pensigas):

"Ĉu vi scias, kion mi plej admiras en la mondo? Tio estas la senpovo de forto fondi ion. Estas nuraj du potencoj en la mondo: sabro kaj spirito. Kun la tempo la sabro estas ĉiam finfine venkita de la spirito."

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Aliaj projektoj