Napoleono Bonaparte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Napoléon Bonaparte

Napoleono Bonaparte, france Napoléon Bonaparte, (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1769 en Ajaccio, Korsiko; mortis en la brita kolonio Sankta Heleno la 5-an de majo 1821) regis Francion de la fino de 1799, sub titolo unue de "Unua Konsulo", kaj poste Imperiestro de la Francoj de 1804 ĝis 1815 sub nomo Napoleono la 1-a. Li konkeris aŭ tenis sub sia hegemonio la plej grandan parton de Eŭropo. Li iniciatis la dinastion Bonaparte. En la itala li nomiĝis Napoleone Buonaparte, en la korsika NabolioneNabulione.

Resumo

Li estis filo de nobeloj. Li estis edukita en Francio ekde kiam li estis 9-jaraĝa. Napoleone (pliposte nomiĝos Napoléon Bonaparte) eklernis francan kiam li estis 10-jaraĝa. Li ĉiam parolis kun itala akcento. Li studis la militarton por iĝi artileria oficiro en militista lernejo de Brienne. Kiam la ŝipo de la ekspedicio de Jean-François de La Pérouse pretiĝis iri surmaren en sia esplora vojaĝo, li kandidatiĝis por partopreni, sed estis rifuzita. Se li estus akceptita, la historio estus malsama, ĉar neniu revenis viva de tiu vojaĝo...

Napoléon estis oficiro en franca armeo en la komenco de la Franca Revolucio. Napoléon unuafoje famiĝis, kiam li venkis la anglojn en Toulon. Lia dua ŝanco estis la eventoj konitaj laŭ la monato en la franca respublika kalendaro kiel "Vendémiaire", kiam li savis la Direktoraron kanonpafante kontraŭ la reĝismanoj sur la ŝtuparo de kirko Saint-Roch. Tiel li iĝis favorita de la tiamaj mastroj de la respubliko, kaj estris la francan revolucian armeon por militiro al Italio. Liaj ĉefaj venkoj tiam estis Marengo, kaj Batalo de Lodi, kie Napoléon venkis Aŭstrion. Dum tiuj bataloj, Napoléon komandis artilerion kaj ricevis la kromnomon La Malgranda Kaporalo.

En 1798, Napoléon iris ataki Egiption, cele dehaki Brition de Hindio. Multaj sciencistoj, artistoj, historiistoj, ktp. akompanis lin, kaj komencis studi detale la civilizon de Antikva Egiptio. Dum tiu militiro estis malkovrita la estonte gravega Rozeta ŝtono.

En 1814, Napoléon malvenkis en Batalo de Leipzig, kaj la aliancitaj eŭropaj reĝaj potencoj kaptis Parizon. Napoléon abdikis kaj estis ekzilita en insulo Elba. En Elba, Napoléon lasis regi la insulon de unu reĝlando. Tamen, post pluraj monatoj, Napoléon eskapis, atingis la francan marbordon en Fréjus; li unue ŝajnis sen forto kaj aventurema, sed ju pli li antaŭeniris al Parizo des pli la armeoj lanĉitaj kontraŭ li aniĝis al li kaj la gazetoj, kiuj unue anoncis lian faron per "La sanga monstro eliris el sia karcero" iom post iom ŝanĝis siajn titolojn, kaj fine anoncis: "La imperiestro estos morgaŭ en Parizo"! Tamen la eŭropaj potencoj, tiam kongresantaj en Vieno, tute ne intencis lasi lin repreni la povon en Francio, kaj milito ree ekis. Tiam baldaŭ vidiĝis, ke kontraŭ ĉiuj la aliancitaj potencoj li ne havis ŝancon, kaj post 100 tagoj da nova regado li devis rezigni post la Batalo de Waterloo, kie li fine malvenkis kontraŭ Duko de Wellington kaj prusa armeo. Li estis ekzilita jen al pli aparta insulo en Atlantiko, Sankta Heleno.

Biografio

Junaĝo

Naskiĝo de Napoleono

La blazono de la familio Bonaparte (antaŭ Napoleono la 1-a).
Portreto de Charles Bonaparte, la patro de Napoleono.

Napoleono Bonaparte naskiĝis en Ajaccio la 15-an de aŭgusto 1769, unu jaron post la traktato de Versailles per kiu la Ĝenova Respubliko transdonis la insulon Korsiko al Francujo. Lia baptonomo estis Napoleone di Buonaparte (akto de la 21-a de julio 1771, sed sian edzeckontrakton kun Joséphine de Beauharnais li subskribis Napoleone Buonaparte.

El nobela familio, itala-korsika, kiu jam vivis sur la insulo ekde la 16-a jarcento[1] li estis la kvara infano (dua supervivanta) de Carlo Maria Buonaparte, advokato ĉe la supera konsilio de insulo kaj de Maria Letizia Ramolino. Lian antaŭnomon, Napoleone (aŭ Nabulione laŭ la korsika skribmaniero [2]), li ricevis memore al onklo mortinta en Corte en 1767[3].

Infanaĝo

Lia patrino poste priskribos lin kiel kuraĝega. Tion konfirmis ĉe Sankta Heleno Napoleono al Emmanuel de Las Cases. Januaro de 1779, kiam li estis naŭjaraĝa, Napoleono Bonaparte eliris el Korsiko, kaj abandonis sian lernejon de Jezuitoj[4], por eniri en lernejo de Autun. La abato Chardon, unu de liaj instruistoj, priskribis lin kiel knabo pensema, kiu ne amuziĝis interhome kaj kutime promenis sola. Ĉar tiam li scipovis paroli nur la korsikan, li lernis en tri monatoj la francan, kaj tiele li povis kaj paroladi kaj verketi eseetojn kaj versiojn, laŭ la abato Chardon[5].

Fine de majo, li estis akceptita ĉe la militista lernejo de Brienne-le-Château, estrita de la Ordeno de la Minimuloj, kie li ekvestiĝis uniformon. Li estis elstara en matematiko, sed nur mezbona en literaturo, latino kaj germana[4]. Ne aprezata de siaj kamaradoj, li alproksimiĝis vere nur al unu, nome Louis Antoine Fauvelet de Bourrienne[4]. La legendo napoleona rakontos epizodon de sia militista edukado dum kiu, en 1783[4], li estus estro de siaj kamaradoj por batailo de neĝobuloj. Tio estos poste rakontita de libroj pri Napoleono.

Militista edukado

En 1777, Charles Bonaparte, reprezentanto de la nobelaro, estis ano de la deputitaro, kiun sendis Korsiko al Versailles ĉe la reĝon Ludoviko la 16-a. Tiuokaze la guberniestro de la insulo havigis de la ministro pri milito, stipendion por ke la dua filo de Charles povu viziti militistan lernejon (lia pli aĝa frato Joseph estis destinita al eklezia kariero).[6]

La 1-an de januaro 1779, Napoleono kaj lia frato Joseph eniris provizore la lernejon de Autun. Napoleono restos tie dum tri monatoj, dum lia patro kunigis la necesajn rajtigilojn por ricevi la reĝan stipendion.[7] Kontrolis kaj akceptis la dosieron Antoine-Marie d'Hozier de Serigny [8]. Napoleono estis do akceptita en la militista lernejo de Tiron, sed pro aliaj foriroj, li fine anis la reĝan militistan lernejon de Brienne-le-Château (Aube)[8].

Napoleono eniris la sepan klason de la lernejo la 15-an de majo 1779.[9] Ĝi estis unu el la dek du lernejoj en Francujo, kiu akceptis la filojn de la malalta nobelaro. Napoleono restis tie dum kvin jaroj. Li estis taksita bona lernejano, ĉefe pri matematiko, tamen liaj samklasanoj ne tro aprezis lin, ĉefe pro lia admiro de Pascal Paoli[10].

Li jam montris emon pri la arto estri, organizis militludojn, kiujn li gvidis. Neĝbula batalo, kiujn li estrus vintre iĝis parto de lia legendo.[11].

Lia frato Joseph, post forlaso de la projekto iĝi ekleziulo, studis juron; Lucien eniris la seminarion de Aix-en-Provence kaj liaj fratinoj estis edukitaj de Sinjorino Campan.

La 17-an de oktobro 1784 Napoleono forlasis la lernejon kaj kvin tagojn poste aniĝis en Parizo al la compagnie des cadets gentilshommes (kompanio de la nobelaj kadetoj) [12].

La 24-an de februaro 1785, lia patro mortis pro stomaka kancero; lia frato Joseph iĝis la familiestro, kvankam Napoleono taksis lin tro malforteca por estri la familion.[13] Septembre, li trapasis la lernejfinan ekzamenon. Li iĝis dua leŭtenanto (42-a el 58 ĉe la artileria ekzameno) kaj iris al la de li elektita artileria regimento de la Fère, tiam en Valence.[14]

Li forlasis Parizon la 30-an de oktobro 1785. La 15-an de septembro 1786, sep jarojn kaj naŭ monatojn post sia foriro li denove estis sur Korsiko okaze de duonjara ferio. Dum la jaroj 1787 kaj 1788 li kombinis multajn ripozpermesojn, trejnadon pri artilerio kaj legadon. Ankaŭ en 1789 li ricevis ripozpermesojn.

Unuaj militagadoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Francaj revoluciaj militoj.

Komence de la franca revolucio en 1789, la leŭtenanto Bonaparte estis 19-jaraĝa. Li militservis ĉe la regimento de La Fère jam de la 15-a de junio 1788. La marŝalo Jean-Pierre du Teil respondecigis lin pri subpremo de loka ribelo la 19-an de julio 1789.

En 1791, le leŭtenanto Bonaparte respondis al malfermo de de la rusa armeo por la francaj enmigrintoj ordonita de la carino Katerina la 2-a. Lia propono estis malakceptita ĉar la carino, kiu malfidis je respublikanoj, estis same malema el la vantema karaktero de la leŭtenanto kiu postulas integron en ŝia armeo kun alta rango[15].

En Parizo la juna oficiro spektis la invadon de la palaco de la Tuileries fare de la popolo la 20-an de junio 1792 kaj montrintus sian malestimon pri la malforto de Ludoviko la 16-a. Tiu ĉi subskribis kelkajn tagojn poste lian diplomon de kapitano, unu el la lastaj publikaj agadoj de la reĝo.

Napoleono revenis ofte al Korsiko, kie klanbataloj ankaŭ oftis, la familio Pascal Paoli subtenis la monarkion anglecstilan, dum la familio Bonaparte apogis la revolucion. Napoleono estis elektita leŭtenant-kolonelo de la Nacia Gvardio en marto de 1792, danke al 522 voĉdonoj el 492 enskribitoj[16]. Kiel dua komandanto de la bataljono Quenza-Bonaparte li faris siajn unuajn militagadojn en februaro de 1793, partoprenante estre de la artilerio ĉe la ekspedicio de La Maddalena. Spite la kompetenteco kaj la determinado de Napoleono, la operaco estrita de Colonna Cesari, proksimulo de la Paolioj, estis malvenko. Tiu evento kaj la ekzekuto de la reĝo Ludoviko la 16-a en januaro de 1793 akrigis la dividon rilate al la paolistoj, kio okazigis ribelon de la sendependistoj.

La malkonsento inter Paoli kaj Bonaparte akriĝis eĉ plie sekve de letero de Lucien Bonaparte al la Konvencio por denonci Paoli. La familio de Napoleono, kies domo estis rabita kaj incendiita[4], devis rifuĝiĝi en alia loko, nome malgranda farmo Milleli, kaj poste, nome la 10an de junio 1793, lasi rapide la insulon por iri al la kontinenta Francio.

Elŝipiĝintaj ĉe Toulon, la familio Bonaparte instaliĝis en la regiono de Marsejlo. Napoleono Bonaparte aliĝis al la armeo taskita por finigi la federalismajn insurekciojn de la Sudo (Midi). Li aktivules por liverado al la artileriio de materialo dum la somero de 1793. Tiam li redkatis la Souper de Beaucaire, politika broŝuro pro-jakobena kaj kontraŭ-federalisma.

Fine de aŭgusto de 1793, kiam Marsejlo estis rekaptita de la respublikanaj jakobinoj kaj la familio Bonaparte instalixgis tie, Toulon, enmane de la federalistoj kaj la monarkistoj, estis kaptita de trupoj kaj britaj kaj hispanaj.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sieĝo de Toulon (1793).
Bonaparte dum la Sieĝo de Toulon

Bonaparte estis artileria kapitano kiam prezentiĝas antaŭ la generalo Carteaux taskita por estri la sieĝon de la urbo. Tiu ne atentas lin kaj ne sekvas liajn konsilojn[4]. Bonaparte akiris, laŭ mendo de la komisaroj Augustin Robespierre kaj lia samlandano Salicetti, la komandado de la artilerio, kun rango de batalionestro. Bonaparte kontraŭis ankaŭ Louis Fréron, kiu, pro sia malbonkvalita administrado de la militaj aferoj, kontribuis al plialtigo de lia kariero. Li renkontis dum tiu sieĝo junajn oficirojn kiaj MarmontVictor kaj la serĝento Junot[4] kiuj akompanos lin en lia kariero. La 23an de novembro li kaptis kun siaj soldatoj la anglan generalon Charles O'Hara[4]. Post malvenko de atako kontraŭ Toulon, Napoleono prezentis planon de atako al la generalo Dugommier, kiu prenis la estradon de la sieĝo. La aplikado de tiu plano permesis la rekapton de la urbo el la trupoj monarkismaj kaj britaj la 18an de decembro, post la kapto de la Petit Gibraltar (Ĝibraltareto)[4]. Liaj ordonoj kontribuis devigi la britan ŝiparon abandoni la golfeton de Toulon, tiele senigante la insurekciintojn de grava helpo. Li iĝis brigada generalo la 22an de decembro, post esti malakceptinta al la komisaro Augustin Robespierre la estradon de la armeo de Parizo[4].

Post tiu venko, li aliĝis al la armeo de Italio, koncentrita ĉe la regiono de Nico.

Lia amikeco kun la Jakobenoj okazigas lian areston post la falo de Robespierre la 9an Thermidor de la jaro II (27an de julio 1794), ĉe Antibes, precize ĉe la Fort Carré (Kvadrata Fortikaĵo)[4].

La 13an vendémiaire, edziniĝo kaj armeo de Italio

A three-quarter-length depiction of Bonaparte, with black tunic and leather gloves, holding a standard and sword, turning backwards to look at his troops
Bonaparte au pont d'Arcole, pentraĵo de Antoine-Jean Gros, (ĉ. 1801), Muzeo Luvro, Parizo
Napoleono dom la Batalo de Rivoli, pentraĵo de Philippoteaux

Post liberigo, François Aubry, membro de la militista komitato, proponis al li estradon en la Vendée sed li malakceptis[4]. Aubry lasis lin sentaske kaj sensalajre. Sekve li vagadis tra Parizo sen fakta estreco ; senmona, li iris vespermanĝi ofte ĉe Bourrienne aŭ ĉe Sinjorino Panoria Comnène edzino de Permon, konatulino el Korsiko, kun Junot, ambaŭ intimaj ekde la sieĝo de Toulon[4]. La 13an de vendémiaire de la jaro IV, Barras taskis lin subpremadi la monarkisman insurekcion kontraŭ la Nacia Konvencio[4]. Tiam, Bonaparte havis kiel subulon junan oficiron, nome Joachim Murat, lia estonta bofrato. Tiu lasta ludis gravan rolon, liverante akurate la bezonitajn kanonojn ekde Sablons al la Tuileries. La kanonado de Sankta Roĥo — kie la kugloj estis anstataŭitaj de la mitrajlo, nome pli efika — disigis la monarkismajn fortojn, kaj faris nombrajn viktimojn.

Post kelkaj tagoj, Bonaparte estis altigita al rango de divizia generalo, kaj poste al tiu de komandanto de la Interna Armeo, sukcedante al Barras kiu iĝis unu de la kvin membroj de la Direktoraro. Li instaliĝis en Parizo, ĉe la hejmo de la 271 divizio, ĉe la strato Capucines[4]

Oficiro de artilerio por formado, li plinovigis tiuepoke al uzado de la artilerio (kanonoj de Gribeauval) kiel movebla forto helpa al la atakoj fare de infanterio.

Li edziĝis la 9an de marto 1796[4] kun Joséphine de Beauharnais, amikino kaj iama amatino de Barras. Tiu edziĝo permesis al li atingi, la 2an de marto 1796, sian pliatiĝon al ĉefgeneralo de la malgranda Armeo de Italio, taskita dekomence nur por malfermi simplan distran fronton[4]. Li motivis siajn soldatojn kaj faris, sur la tereno kiun li rekonis en 1793-94, kampanjon kiu poste utilis en militlernejoj. Li venkis separe super kvar generaloj kaj piemontanoj kaj aŭstrianoj (el kiuj Colli, Von Beaulieu kaj Argenteau en Millesimo, Montenotte), post konkeri la Masivon l'Authion kun Masséna, kie la generaloj Brunet kaj Sérurier estis malsukcesaj, ĉe Turini-Camp d'argent, kaj subskribis la batalpaŭzon de Cherasco kun la unua reĝlando. En dua fazo, li venkis super nova armeo aŭstria sendita por helpi kaj estrita de Sebottendorf en Lodi kaj de Beaulieu en Borghetto, kio sekurigis al li la konkeron de Milano.

En tria fazo organizita ĉe la sieĝo de Mantovo, li venkis super du novajn aŭstriaj armeoj estritaj de Quasdanovich kaj Wurmser en sep bataloj, kiaj Castiglione kaj Roveredo. Finfine, la plifortigaĵoj senditaj de Alvinczy estis same venkitaj ĉe Arcole kaj ĉe Rivoli. Samtempe li organizis en Italio fratajn respublikojn laŭ la modelo de la Franca Respubliko, kaj iris kontraŭ Aŭstrio; subskribis la pactraktatojn de Leoben. Dum malpli ol unu jaro, li venkis super kvin aŭstriaj armeoj, foje unu kontraŭ du, kaj decidis per li mem la futuron de la milito, dum la francaj armeoj en Germanio (Rejno) estis venkitaj de la aŭstroj kiuj devis malfortigi siajn trupojn tie por sendi plifortaĵojn en Italion. La strato de Parizo kiu nomiĝis Chantereine iĝis ĝis nun Rue de la Victoire (strato de la venko).

Kampanjo de Egipto

Pentraĵo de Antoine-Jean Gros (1804), Bonaparte vizitanta la pestomalsanuloj de Jaffa
Bonaparte antaŭ la Sfinkso (1867-68), Hearst Castle, San Simeon, Kalifornio.

Reveninte de Italio, en decembro de 1797, Bonaparte estis ricevita kiel heroo de la Direktoraro kiu organizis oficialan ceremonion por celebri la pacon de Campo-Formio. Lia populareco ĉe la francoj pliiĝis kaj la 25an de decembro de 1797, li estis elektita membro de la Institut de France en la fako de mekanikaj artoj de la klaso de fizikaj kaj matematikaj sciencoj. En feburaro de 1798, la Direktoraro studas kun Bonaparte la projekto de invado al Anglio. Napoleono inspektis la francajn marbordojn de Bulonjo, Calais kaj Dunkerque, cele al la realigo de la projekto. La 23an de februaro de 1798, la registaro abandonas la projekton de invadon de Anglio laŭ la konsiloj de Bonaparte, kiu, li mem influita de Talleyrand, konvinkis tiam la Direktoraron porti la militon al Egipto, kie li povus tranĉi la vojon al Hindio el Granda Britio. La 24an de februaro de 1798, la informo estis prezentita al Barras. La 5an de marto, maltrankvila pro populareco de Bonaparte, la Direktoraro taskis lin por ekspedicio en Egipton, cele al forigo de li. Krome, la balotasembleo de Landes elektis lin por deputito, sed tiu elekto estis senvalidita per leĝo (11a de majo 1798), kun tiu de aliaj 105 aliaj deputitoj, ĉefe jakobenoj[17].

En aprilo de 1798 oni kreis la Armeon de Oriento, sub la ordonoj de Bonaparte. Scienculoj kiu formos la Instituton de Egipto akompanas lin. Li estas krome akompanata de la generaloj Kléber, Desaix, Murat, Lannes, Davout kaj Caffarelli. Multaj el ili estas framasonoj (la generalo Kléber kiu fondis la loĝion «Isis» en Kajro, Dominique Vivant Denon, membro de la Ordono de Sofizianoj kaj de la loĝio «La Parfaite Réunion», Gaspard Monge membro de la militista loĝio « L'Union parfaite »), kaj tiele onidoro asertas, ke Bonaparte povos estis iniciatita en la framasonismo dum tiu kampanjo de Egipto en la loĝio « Isis », kiel sugestas ĉefe la manuskripto Le miroir de la Vérité (la verspegulo) dediĉita al ĉiuj framasonoj[18], tamen la kritikojn kontraŭ la framasonoj kiujn li faris ekde sia ekzilo en Sankta Heleno ŝajne pruvas la malon[19] .

La 19an de majo de 1798, Bonaparte eliris el Toulon kun la kerno de la franca ŝiparo kaj evitis la persekutadon fare de la brita ŝiparo de Nelson. La francoj konkeris Malton, la 10a-11a de junio 1798, por sekurigi la postan komunikadon inter Francio kaj Egipto. La 19an de junio de 1798, post lasi roton de 3,000 homoj surloke, la ŝiparo direktis sin al Aleksandrio kien ili alvenis la 1an de julio de 1798. Post mallonga rezisto, la urbo estis konkerita la venontan tagon.

Bonaparte lasis tri mil homojn en Aleksandrio kaj direktis sin orienten, laŭlonge de la delto de la rivero Nilo ĝis la rivero kiun li suprenirirs al Kajro. La unua vera lukto de la kampanjo de Egipto okazis ĉe Ĉebreis la 13an de julio de 1798 kiam la mamelukoj estis venkitaj, danke al la artilerio de la Armeo de Oriento. La 21an de julio, ĉe la batalo de la Piramidoj de Gizo, Bonaparte venkis denove super la armeo de la mamelukoj. La 24an de julio, Bonaparte kaj sia armeo eniriis kiel venkintoj en Kajron. La 1a kaj 2a de aŭgusto, la franca ŝiparo estis preskaŭ tute detruita ĉe Abukiro fare de la ŝiparo de la admiralo Nelson. Tiele la britoj posedis la Mediteraneon kaj Bonaparte estis prizonulo de sia konkero. Post tiu malvenko, la turkoj, la 9a de septembro, deklaris la militon al Francio. Tiam Egipto estis parto de la Otomana Imperio, kiel majoritato de Proksima Oriento.

Napoléon et ses généraŭ en Égypte., Jean-Léon Gérôme

Dum li decidis fari de Egipto veran ŝtaton kapabla vivi en aŭtarkio, Bonaparte sendis la generalon Desaix persekuti Murad Bejon ĝis la Supra Egipto, kompletigante tiele la submeton de la lando. Pelitaj de britoj kaj turkoj, la mamelukoj kiuj survivis influis super la loĝantaro de Kajro kiu ribeliĝis la 21an de oktobro kontrŭ la francoj. Tiu ribelo estis senpie subpremita de la francaj trupoj: Trankvilo revenis kaj Bonaparte restarigis la situacion dekretante fine ĝeneralan amnestion, post senkapigi multajn, kies kapoj estis montritaj al la terurita homamaso, kaj kanonadi la Grandan moskeon Al-Azhar.

En februaro de 1799, Bonaparte eliris al Sirio por fronti la trupojn otomanajn kiujn la sultano estis senditaj por ataki la francojn en Egipto. La 10an de februaro de 1799, Bonaparte eliris el Kajro kun sia armeo kaj venkis super la turkoj ĉe la bataloj de El-Ariĉ kaj Gaza. La 7an de marto de 1799, la urbo Jafo estis konkerita kaj rabita de la francoj. Napoleono ordonis la ekzekutadon de ĉirkaŭ dumil kvincent turkajn prizonulojn kiuj estis ĉu mortpafitaj aŭ buĉitaj pro manko de municio[20]. Per tiu masakro, li esperis impresi siajn kontraŭulojn. Tiam la pesto aperis inter la francoj. Napoleono favoris al eŭtanazio de la mortontaj soldatoj helpe de fortaj dozoj de opio (uzita por maldolorigi), sed lia kuracisto, la barono Desgenettes, ege kontraŭis.

La 19an de marto 1799, Bonaparte eksieĝis ĉe Akko. La 13an de aprilo de 1799, la kavalerianoj de Junot venkis super la otomanaj kavalerianoj ĉe la batalo de Nazareth kaj la 16an de aprilo de 1799, Bonaparte kaj Kléber detruis la turkan armeon sendita por helpi fare de la sultano por liberigi la sieĝon de Akko dum la batalo de la Monto Tabor. Kvankam ili venkis ĉe tiu batalo, la ekspedicio en Sirio estos dekonigita de la pesto kaj haltigita ĉe Akko.

Reveninta al Akko, Bonaparte klopodis, malsukcese de la 24a de aprilo al la 10a de majo de 1799, konkeri la urbon. La 17an de majo de 1799, li decidis abandoni la sieĝon kaj revenis en Egipton. La 14an de junio 1799, li alvenis al Kajro kaj, ŝanĝante la situacion, venkis super la turkoj la 25an de julio de 1799 ĉe la surtera batalo de Abukiro.

La situacio de la Direktoraro ŝajnis al li favora por puĉo, kaj Bonaparte, kiu jam havis nur malfortan surteran armeon, ĉar li estis perdinta sian ŝiparon, abandonis la estradon de la Armeo de Oriento al Jean-Baptiste Kléber.

Reveno al Parizo, situacio de Francio

Li revenis diskrete en Francion la 23an de aŭgusto de 1799 surŝipe de la fregato La Muiron, abandonante la generalon Kléber kun armeo malgrandigita kaj malsana. Li elŝipiĝis ĉe Saint-Raphaël la 9an de oktobro de 1799 post eviti mirakle la britajn ŝipojn dum la 47 tagoj de veturado. Survoje al Parizo, li estis aklamita de la popolo. Jean-Baptiste Kléber montriĝis elstata administranto kaj la 20an de marto de 1800, sukcesis venki super la turkoj ĉe la batalo de Heliopolo. Tiu venko permesis al Francio konservi Egipton, sed Kléber mortixgis murdita, la 14an de junio de 1800 en Kajro, la saman tagon kiam Napoleono klare venkis en la batalo de Marengo en Italio, danke al la heroa atako de Desaix, kiu mortiĝis dume, nome forpasante li mem ankaŭ la saman tagon kiel Kléber.

La sukcedanto de Kléber, nome la generalo Menou, kapitulacis la 31an de aŭgusto de 1801 antaŭ la fortoj turka-britaj post esti perdinta 13,500 homojn, ĉefe viktimoj de epidemioj dum la pacnegocado. La francaj soldatoj restintaj estis repatriigitaj sur la britaj ŝipoj al Francio.

Konsularo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Brumero 18.

Unua Imperio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unua Imperio (Francio).

Frazoj

Trakuras la mondon aludoj al frazoj ŝajne diritaj de Napoleono. Ekzmeploj estas la jenaj: citaĵo el li, tipa kaj ne miriga:

"En la revolucioj estas du specoj de homoj: tiuj, kiuj ilin faras, kaj tiuj, kiuj el ili profitas."

Alia, kiu povas mirigi de tia homo (kaj des pli pensigas):

"Ĉu vi scias, kion mi plej admiras en la mondo? Tio estas la senpovo de forto fondi ion. Estas nuraj du potencoj en la mondo: sabro kaj spirito. Kun la tempo la sabro estas ĉiam finfine venkita de la spirito."
Napoleono Bonaparte estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Bildaro

Referencoj

  1. Jean Tulard Napoléon ou le mythe du sauveur p. 40. Depuis 1616, les Bonaparte sont membres du conseil des Anciens d'Ajaccio ; ils sont aussi avocats et fréquemment alliés aŭ anciennes familles seigneuriales insulaires ; voir aussi Valynselee 1954, Le sang des Bonaparte
  2. Chuquet, La Jeunesse de Napoléon, tome 1, p. 66. En fait, la vraie graphie corse est « Napulione », car dans la phonétique de cette langue, on doit prononcer "b" la consonne p, quand elle est précédée d'une voyelle.
  3. Kiel skribita sur mortoakto de Lapulion cf. J. Godechot en Mistler Napoléon 1. Naissance d'un empire p. 29
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 4,10 4,11 4,12 4,13 4,14 4,15 4,16 Octave Aubry, Napoléon, 1961, 391 p.
  5. Géographia magazine, janvier 1963, numero 136, p. 12
  6. J. Tulard, L. Garros Itinéraire de Napoléon p.13
  7. André Castelot, Bonaparte, p. 30
  8. 8,0 8,1 J.Tulard, L.Garros Itinéraire…, p. 15
  9. J.Tulard, L.Garros Itinéraire…p.16
  10. Mémoires de Bourrienne tome premier p. 33 selon Jacques Godechot les témoignages sur le séjour de Brienne sont contradictoires et sujets à caution (sous la direction de Jean Mistler, 1969) Napoléon : tome 1. Naissance d'un empire chapitre 1 p.35
  11. Longtemps attribué à Bourrienne, en fait, selon J. Tulard et L. Garros, Ibid., p. 17, cet épisode provient d'une brochure anglaise traduite sous le titre de Quelques notions sur les premières années de Bonaparte parue en l'an VI et reprise dans les Mémoires de Bourrienne sur Napoléon (1829), tome premier, p. 25.
  12. J. Tulard, L. Garros Itinéraire… p.21
  13. Jean Massin, Almanach du Premier Empire p.3
  14. J. Tulard, Napoléon ou le mythe du sauveur, p. 41
  15. Roberto Barrazutti, en Guerre et Histoire n° 14, paĝo 112
  16. Programo « Les dossiers de l'histoire » de Henri Guillemin elsendita la 13/01/1968 per la RTF. Videbla ĉe nome retejo de la arkivoj de la RTS
  17. Michel Massie, Sieyès et Roger Ducos se sont-ils partagé devant Bonaparte le trésor du Directoire ?, Annales historiques de la Révolution française, numero 257 julio-septembre 1984, p. 404-417.
  18. Le miroir de la Vérité, arkivoj de la BNF, Tolbiac H11830
  19. Roger Dachez, Histoire de la franc-maçonnerie française, PUF, 2003, p. 81.
  20. Ĵurnalisma dosiero « Bonaparte et l'Égypte » ĉe Institut du monde arabe.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara