Naro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naro
Dosiero:Naro-Stemma.png
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sicilio (2005)
Provinco AG Agriĝento (2005)
Geografia situo 37° 18′ N, 13° 48′ O (mapo)37.313.8Koordinatoj: 37° 18′ N, 13° 48′ O (mapo)
Alto super marnivelo 600 m
Areo 207 (2005) km²
Loĝantaro 7007 (2023)
Loĝdenso 34 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Agrigento, Caltanissetta (CL), Camastra, Campobello di Licata, Canicattì, Castrofilippo, Delia, Favara, Licata, Palma di Montechiaro, Ravanusa, Sommatino (CL) (2005)
Patrono San Calogero
Festa tago 18-a de junio (2005)
Nomo de loĝantoj naresi
Poŝtkodo 92028
Imposta kodo F845
Kodo laŭ ISTAT 084026
Telefona prefikso 0922
Retpaĝo http://www.comune.naro.ag.it/
Loko en mapo
vdr
Kastelo de Naro
Preĝejo de San Francesco

Naro estas komunumo en la itala provinco Agrigento en la regiono de Sicilio.

Situo kaj Datoj

Naro situas ĉ. 29 kilometrojn (per aŭto) oriente de Agrigento, ĉirkaŭ 520 metrojn super la marnivelo. La komunumo havas 8511 loĝantojn laŭ la ISTAT (Itala Instituto de Statistiko) je la 31a de majo 2007, kiuj vivas sur areo de ĉ. 207 km². Ĉefe la loĝantoj vivas de la agrikulturo kaj de la teksaĵindustrio.

La najbaraj komumoj estas La najbaraj komunumoj estas Caltanissetta (CL), Camastra, Campobello di Licata, Canicattì, Castrofilippo, Delia (CL), Favara, Licata, Palma di Montechiaro, Ravanusa kaj Sommatino (CL).

Historio

La urbo fondiĝis sub la araba regado kaj kreskis en la 12a jarcento. Sub Frederiko la 2-a ĝi fariĝis reĝa urbo. Poste la urbo apartenis al la familio Chiaramonte, kiu konstris laŭ la stilo de Chiaramonte kastelon anstataŭ la araba fortikaĵo. Ankaŭ ili konstruis diversajn preĝejojn. Poste la urbo denove apartenis al la reĝaj posedaĵoj.

Vidindaĵoj

En la urbo

  • La kastelo de Chiaramonte konstruiĝis en la 14a jarcento.gelebt hat.
  • La preĝejo de San Giovanni Battista ĉe la strato Dante konstruiĝis en la 17a jarcento.
  • La ruino de la "Chiesa Matrice Vecchia" devenas ankoraŭ de la gotika tempo.
  • La nova preĝejo "Chiesa Matrice" konstruiĝis en la 18a jarcento kaj iam estis preĝejo de la Jesuitoj.
  • La preĝejo "San Francesco" konstruiĝis en la 13a jarcento; en la 1635 okazis renovigo kaj la preĝejo ricevis fasadon laŭ la sicilia baroko.
  • Oni komencis konstrui la preĝejon "San Salvatore" en la 16a jarcento, sed oni ne finkonstruis ĝin.
  • La preĝejo "Santa Catarina" estas de la 14a jarcento.
  • La Gaetano-Palasto en la Via Dante posedas fantastikan fasadon kun scenaj murpentraĵoj.
  • En eksa monaĥejo el la 13a jarcento hodiaŭ esas la urbodomo kaj la biblioteko de Feliciana.

Ekster la urbo

Sude de Naro estas la monto Castellazzo di Camastra. Ĝi situas inter Camastra kaj Palma di Montechiaro. Ĉe elfosaĵoj oni trovis frukristanaj katakombojn.

Eksteraj ligiloj